Nederlandlingva Vikipedio

nederlandlingva versio de la reta enciklopedio Vikipedio

La nederlandlingva Vikipedio (nederlande Nederlandstalige Wikipedia) estas la eldono de Vikipedio en la nederlanda lingvo.

Nederlandlingva Vikipedio
Retadreso nl.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo nederlanda
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 25-a de aprilo 2024
Artikolnombro 2 156 859
Profundeco 19.1
Paĝoj 4 625 440
Redaktoj 67 270 219
Uzantoj 1 339 829
Aktivaj uzantoj 3 741
Administrantoj 34
Dosieroj 20
vdr

Laŭ la disdivido de nederlandlingvanoj en la mondo, la plejparto el nederlandlingvaj vikipediistoj loĝas en la eŭropaj landoj Nederlando kaj Belgio (Flandrio), sed la projekto ankaŭ havas kvanton da kunlaborantoj en la aliaj oficiale nederlandparolantaj landoj, do Surinamo, la Nederlandaj Antiloj kaj Arubo, kaj inter multaj nederlandlingvanoj vivantaj en pliaj landoj.

La 17-an de decembro 2011 ĝi unuafoje trapasis la nombron da 1 000 000 artikoloj, kaj post la anglalingva, germanlingva kaj franclingva estas la kvara vikipedia branĉo kiu sukcesis pri tio.

Gravaj datoj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti