Neo Rauch
Neo RAUCH (naskiĝis la 18-an de aprilo, 1960) estas germana pentristo.
Neo Rauch | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Neo Rauch |
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1960 (64-jaraĝa) en Leipzig |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Academy of Fine Arts Leipzig (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Rosa Loy (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo desegnisto universitata instruisto fotoĵurnalisto |
Rauch estas edziĝinta al la pentristino Rosa Loy kaj vivas en Markkleeberg, proksime de Leipzig. Ili havas plenkreskan infanon. Rauch laboras ĉe la antaŭa Leipziger Baumwollspinnerei (kotonŝpinejo).
Rauch studis pentrarton ĉe la Fakultato de Grafiko kaj Arto de la Libro en Leipzig, de 1981 ĝis 1986, kun Arno Rink. De 1986 ĝis 1990 li estis majstra studento ĉe Bernhard Heisig. Li estis la asistanto de Rink ĉe la Leipzig Akademio de 1993 ĝis 1998. De 2005 ĝis 2009, li estis profesoro en la universitato kaj, de 2009 ĝis 2014, honora profesoro.
Rauch apartenas al la Nova Lernejo de Leipzig. Liaj pentraĵoj estas influitaj per superrealismo, precipe de Giorgio de Chirico kaj René Magritte, de socialisma realismo kaj de la meksikaj murpentristoj de la mezo de la 20-a jarcento, subfosante la intersekciĝon de lia persona historio kun la politiko de industria fremdiĝo.
Lia laboro, alte taksita en la merkato kaj prezentita en multaj internaciaj ekspozicioj, estis ekspoziciita ĉe la Venecia Bienalo en 2001.