Newport Folk Festival

La Newport Folk Festivalo estas usona ĉiujara popol-muzika festivalo en Newport, Rod-Insulo, kiu komenciĝis en julio 1959 kiel ekvivalento al la antaŭe establita Newport Jazz Festival. La festivalo ofte estas konsiderata unu el la unuaj modernaj muzikaj festivaloj en Usono kaj restas fokuso en la ĉiam kreskanta genro de "popola" muziko.

Newport Folk Festival
muzikfestivalo
Komenco 1959 vd
Geografia situo 41° 28′ 41″ N, 71° 20′ 8″ U (mapo)41.478056-71.335556Koordinatoj: 41° 28′ 41″ N, 71° 20′ 8″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Newport Folk Festival (Rod-Insulo)
Newport Folk Festival (Rod-Insulo)
DEC
Newport Folk Festival
Newport Folk Festival
Lokigo de Rod-Insulo en Usono
Map
Newport Folk Festival
Retejo Oficiala retejo
vdr
Newport Folk Festivals logo.

La Newport Folk Festival estis fondita en 1959 de George Wein, fondinto de la jam bone establita Newport Jazz Festival, kaj posedanto de Storyville, ĵaza klubo en Bostono. En 1958, Wein ekkonsciis pri la kreskanta movado pri revigliĝinta popolmuziko kaj komencis inviti popolajn artistojn kiel Odetta por prezenti dimanĉan posttagmezojn ĉe Storyville.

La inaŭgura festivalo kalkulis je Pete Seeger, Earl Scruggs, The Kingston Trio, John Jacob Niles, Sonny Terry kaj Brownie McGhee, Odetta, The New Lost City Ramblers, kaj pli. Eble la plej rimarkinda agado estis la surpriza debuto de la 18jaraĝa Joan Baez, kiu estis alportita kiel gasto de Bob Gibson.

La festivalo revenis en 1960 kaj estis vastigita por inkludi tri noktojn. La vicigo emfazis muzikan diversecon, rezervante prezentistojn el Afriko, Skotlando, Hispanio, Israelo kaj Irlando kune kun "tradiciaj" popolmuzikistoj kiel Pete Seeger, Ewan McColl, John Lee Hooker, Cisco Houston kaj Tommy Makem.