George Theodore WEIN (naskiĝis la 3-an de oktobro 1925 je Bostono en Masaĉuseco - 13-an de septembro 2021) estis usona ĵaza muzikisto kaj koncerta organizisto, kiu fondis la ĵazfestivalon je Newport.

George Wein
Persona informo
Naskiĝo 3-an de oktobro 1925 (1925-10-03)
en Lynn
Morto 13-an de septembro 2021 (2021-09-13) (95-jaraĝa)
en Manhatano
Ŝtataneco Usono
Alma mater Berklee College of Music
Familio
Edz(in)o Joyce Wein
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • pianistomuzikproduktisto • music promoter • komponistomuzikisto
vdr
George Wein, 2009

Vivo redakti

Wein studis pianludon ĉe Margarett Chaloff, Sam Sax same kiel Teddy Wilson kaj komencis jam junaĝe perlabori per ĵazo. En 1946 li laboris kun Max Kaminsky, en 1947 kun Edmond Hall kaj post tio kun Bobby Hackett, Jo Jones, Vic Dickenson kaj aliaj.

En 1950 li malfermis per Storyville sian unuan ĵazklubejon en Bostono. Sub la sama nomo li ankaŭ tenis sian propran diskeldonejon Storyville Records ĝis 1965. Ekde 1954 li organizis la njuportan ĵazfestivalon. Dumpase de la tempo li iniciatis kun sia edzino Joyce Wein aliajn gravajn festivalojn, ekzemple Grande Parade du Jazz en Nico, Playboy Jazz Festival at the Hollywood Bowl, New Orleans Jazz and Heritage Fair kaj Boston Globe Jazz Festival. Ekde 1964 li kunorganizis kun Ralf Schulte-Bahrenberg kaj Joachim Ernst Berendt la berlinajn ĵaztagojn. Krom tio Wein plue muzikis kaj instruis ĵazon en sia hejmurbo Bostono. En 1959 li vizitis kun ĉiustelularo Eŭropon. En 2007 li vendis la rajtojn pri la njuportaj festivaloj pri ĵazo kaj popolmuziko al alia festivalorganiza firmao nome Festival Network LLC estrata de Chris Shields, kiu daŭrigis la festivalojn kun per ŝanĝita koncepto.

George Wein ricevis multajn distingojn pro siaj meritoj pri ĵazo. En 2005 li estis honorita per NEA Jazz Masters Fellowship.

Diskaro redakti

  • Wein, Women And Song (1955)
  • The Magic Horn Of George Wein (1956)
  • George Wein & The Storyville Sextet – Jazz At The Modern (1960)
  • George Wein & The Newport All-Stars (1963)
  • George Wein Is Alive And Well In Mexico (1967)
  • George Wein’s Newport All-Stars’ (1969)
  • Tribute To Duke (1969)
  • The Newport Jazz Festival All-Stars (1984)
  • European Tour (1987)
  • Red Norvo: Swing That Music (Affinity, 1993)
  • Pee Wee Russell: We’re In The Money (Black Lion, 1953–54)

Literaturo redakti

  • George Wein, kun Nate Chinen: Myself Among Others: A Life In Music, da Capo Press, 2004, ISBN 0-306-81352-1 (membiografie)

Eksteraj ligiloj redakti