Nicasio Álvarez Cienfuegos

Nicasio ÁLVAREZ de Cienfuegos (Madrido, decembro de 1764 - Orthez, Francio, 30-a de junio de 1809), verkisto, ĵurnalisto, poeto kaj dramaturgo hispana, de familio asturia.

Nicasio Álvarez Cienfuegos
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1764 (1764-12-14)
en Madrido
Morto 30-an de junio 1809 (1809-06-30) (44-jaraĝa)
en Orthez
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Salamanko vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li studis en lernejo San Isidro, kaj juron en la Universitatoj de Oñate kaj Salamanko. En tiu lasta li konis Juan Meléndez Valdés, kiu enkondukis lin al la poeziarto. Reveninte en Madridon li postenis kiel advokato kaj amikiĝis kun Manuel José Quintana, la granda socia poeto. Li ankaŭ publikigis versojn kaj tragediojn. Li laboris ankaŭ kiel ĵurnalisto kaj altranga funkciulo, krom membro de la Real Academia Española kaj de la Ordeno de Karlo la 3-a. Lia agado kontraŭ la francaj invadantoj dum la Milito de Hispana Sendependigo estis tialo ke li estis kunportita kiel ostaĝo al Francio, kie li mortiĝis pro tuberkulozo.

Verkaro redakti

Tre influita de la Novklasikismo, estis konsiderata unu el ĉefaj figuroj de la hispana transiro al Romantismo; posedis klaran socian konsciencon, ĉar li kredis je universala frateco sammaniere al Cicerono kaj je la funkcio de karitato ene de la socia ordo, kiel montras lia poemo En alabanza a un carpintero llamado Alfonso (laŭde al ĉarpentisto nome Alfonso). La defendo de la laborista klaso estis vidata kiel ekzemplo de la antaŭromantisma pensmaniero. Lia liriko posedas anakreonan tendencon kiu estas pli morala ol sentiva. Li klopodis renovigi la eksmodan novklasikan adjektivemon (letargoso olvido, selvosas espesuras, musgoso frescor) kaj priokupiĝis pri lingvaĵo kaj ritmo en siaj poemoj, sed li ne sukcesis senbalastigi el artefarita lingvaĵo novklasika, kiu iĝas tro retorikaj kaj falseca.

Li verkis ankaŭ por la teatro; kultivis la tragedion en Pitaco, Idomeneo, Zoraida kaj La Condesa de Castilla (la grafino de Kastilio), kiu estis la verko per kiu li famiĝis. Li verkis ankaŭ komedion, kia Las hermanas generosas (la malavaraj fratinoj), unuakta.

Eksteraj ligiloj redakti