Nicolas Bochsa

franca komponisto

Robert Nicolas-Charles BOCHSA (9-an de aŭgusto 1789 en Montmédy (Meuse); 6-an de januaro 1856 en Sydney) estis franca komponisto kaj harpovirtuozo. La filo de Charles Bochsa jam en la aĝo de sep jaroj koncertis kiel pianisto kaj flutisto. En la aĝo de 16 jaroj li komponis la operon "Trajan", kiun aŭskultis Napoleon la 1-a en Lyon. Ekde 1807 li studis ĉe la konservatorio de Parizo, kiel li ĉefe sin dediĉis al la harpoludo. Li komponis multajn verkojn por ĉi tiu instrumento kaj verkis ankaŭ instrulibron por harpoludo. En 1813 li fariĝis imperiestra harpisto de Napoléon. Ĉi tio tamen ne ĝenis lin, verki la muzikon por la rojalisma opero Le Roi et la Ligue okaze de la reveno de la Burbonoj. La tiam glorkronita komponisto de pluraj operoj en 1815 edzinigis Georgette Ducrest. En 1817 li devis fuĝi al Londono pro neregulecoj. En 1839 li forkondukis la edzinon Anna Rivière-Bishop de la angla baleta kaj opera komponisto Henry Rowley Bishop. Kun ŝi, kantistino, li entreprenis vastajn turneojn kaj en 1856 li mortis en Sydney.

Nicolas Bochsa
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1789 (1789-08-09)
en Montmédy
Morto 6-an de januaro 1856 (1856-01-06) (66-jaraĝa)
en Sidnejo
Tombo Camperdown Cemetery
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Konservatorio de Parizo
Familio
Patro Charles Bochsa
Edz(in)o Anna Bishop • Georgette Ducrest • Amy Wilson
Amkunulo Anna Bishop
Okupo
Okupo komponistodirigento • koreografo • muzikologo • muzikinstruisto • harpisto
vdr
Robert Nicolas-Charles Bochsa, litografio de Joseph Kriehuber 1842

Fontoj redakti

  • Nicolas-Charles Bochsa, harpiste, compositeur, escroc de Michel Faul (editions Delatour France, 2003)
  • Les tribulations mexicaines de Nicolas-Charles Bochsa, harpiste de Michel Faul (editions Delatour France, 2006)

Eksteraj ligiloj redakti

Biografio de la komponisto, de Michel Faul Arkivigite je 2005-11-24 per la retarkivo Wayback Machine (france)