Nicolas Fatio de Duillier

Nicolas Fatio de Duillier MRS (literumita ankaŭ kiel FaccioFacio; 16-a de Februaro 1664 – 10-a de Majo 1753) estis matematikisto, naturfilozofo, astronomo, inventisto, kaj religia kampanjisto. Naskiĝinta en Bazelo, Svisio, Fatio edukiĝis en la tiam-sendependa Respubliko Ĝenevo, antaŭ pasigi multon de sia vivo de plenkreskulo en Anglio kaj en Nederlando. Fatio estas konata pro sia kunlaborado kun Giovanni Domenico Cassini por la ĝusta klarigo de la astronomia fenomeno de la zodiaka lumo, pro la invento de la teorio de la gravito de Le Sage, pro sia forta asocio kun kaj Christiaan Huygens kaj Isaac Newton,[1] kaj pro sia rolo en la kalkulpolemiko inter Leibniz kaj Newton. Li ankaŭ inventis kaj disvolvigis la unuan metodon por fabrikado de juvelmekanismoj por mekanikaj horloĝoj.

Nicolas Fatio de Duillier
Persona informo
Nicolas Fatio de Duillier
Naskiĝo 16-an de februaro 1664 (1664-02-16)
en Bazelo
Morto 10-an de majo 1753 (1753-05-10) (89-jaraĝa)
en Worcester
Lingvoj franca vd
Loĝloko SvislandoAnglio vd
Ŝtataneco Respubliko de Ĝenevo vd
Profesio
Okupo astronomo • matematikisto vd
Verkado
Verkoj zodiaka lumo ❦
Jewel bearing vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Elektita kiel Membro de la Reĝa Societo de Londono je aĝo de 24, Fatio neniam atingis la postenon kaj reputacion kiujn liaj fruaj atingoj kaj konektoj estis promesintaj. En 1706 li implikiĝis kun jarmilisma religia sekto, konata en Londono kiel la "francaj profetoj", kaj la venontan jaron li estis kondamnita al pilorio pro ribelo pro sia rolo en la publikigo de la profetaĵoj de Élie Marion, nome la estro de tiu sekto. Fatio veturis kun la francaj profetoj kiel misiisto, irante tiom for kiel Smirno antaŭ reveni al Nederlando en 1713, kaj finfine setliĝis en Anglio. Liaj ekstremaj religiaj kredoj damaĝis lian intelektulan reputacion, sed Fatio plue entreprenis teknologiajn, sciencajn kaj teologiajn esplorojn ĝis sia morto estante 89-jaraĝa.

Notoj redakti

  1. Iliffe, Rob. (2012) “Servant of Two Masters: Fatio de Duillier between Christiaan Huygens and Isaac Newton”, Newton and the Netherlands: How Isaac Newton was Fashioned in the Dutch Republic. Amsterdam: Leiden University Press, p. 67–92. ISBN 978-90-8728-137-3.

Bibliografio redakti