Niederwald VS
publikigita versio estis patrolita je 13 okt. 2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 13 okt. 2023.
- La mallongigo VS en Niederwald VS staras por la svisa Kantono Valezo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Niederwald. |
Niederwald estas komunumo en la distrikto Goms en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 52 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Niederwald | |
---|---|
Blazono de Niederwald | |
Niederwald | |
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Goms |
Koordinatoj | 46° 26′ 6″ N 8° 11′ 13″ O / 46.43500 °N, 8.18694 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 26′ 6″ N 8° 11′ 13″ O / 46.43500 °N, 8.18694 °O (mapo) |
Areo | 4,68 km² |
Alteco | 1251 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3989 |
Komunumkodo | 6064 |
Situa mapo de Niederwald | |
Geografio redakti
La komunumo Niederwald Niederwald situas en Supera Valezo ĉe la bordo de la rivero Rodano. [1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,68 km², de kiuj 45,7% estas kovritaj de arbaro, 32,3% servas por agrikulturo kaj 1,9% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj redakti
La komunumo Niederwald limas en nordo kaj oriento al Blitzingen, en sudo kaj sudokcidento al Ernen, kaj en nordokcidento al Bellwald.
Trafiko redakti
Tra Niederwald pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Brigo trans Furko-Pasejo al Andermatt. Pere de la stacidomo ĉe la trajnlinio de la Matterhorn-Gotthard-Fervojo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio redakti
La unua dokumenta mencio de Niederwald datiĝas el la jaro 1526 kiel Zniderwaldt. La vilaĝo en frua mezepoko estis submetita al la episkopa majoro de Ernen kaj en la malfrua mezepoko ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝi formis unu el la naŭ kvartaloj de la Valeza Dekono Goms. Niederwald estis memstara komunumo ek de la 14-a jarcento. La feŭdohavantoj kaj landaj senjoroj plurfoje konfirmis la rajtojn pri la komunumaj havaĵoj kaj alpopaŝtejoj. En la jaro 1565 la vilaĝo asociiĝis en kamparana gildo, en la jaro 1772 la vilaĝanoj al si donis civitajn statutojn.[3]
Vidu ankaŭ redakti
- Aliaj lokoj kun la nomo Niederwald
- Niederwald (stacidomo)
Notoj kaj referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retejo de la komunumo Niederwald Arkivigite je 2017-04-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Niederwald – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)