Blitzingen
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Blitzingen (stacidomo). |
Blitzingen estas komunumo en la distrikto Goms en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 83 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Blitzingen | |
---|---|
Blazono de Blitzingen | |
Blitzingen | |
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Goms |
Koordinatoj | 46° 26′ 46″ N 8° 12′ 0″ O / 46.44611 °N, 8.20000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 26′ 46″ N 8° 12′ 0″ O / 46.44611 °N, 8.20000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 83 |
Areo | 11,81 km² |
Alteco | 1290 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3989 |
Komunumkodo | 6055 |
Situa mapo de Blitzingen | |
Geografio
redaktiLa komunumo Blitzingen Blitzingen situas en supra Valezo ĉe la bordo de la rivero Rodano, kaj etendiĝas ambaŭflanke de la rivero al flankaj valoj. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Bodme, Wiler, Ammern kaj Gadmen.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,81 km², de kiuj 26,2 % estas kovritaj de arbaro, 34,8 % servas por agrikulturo kaj 1,4 % por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Blitzingen limas en nordo kaj oriento al Grafschaft en sudsudoriento al Ernen, en sudokcidento al Niederwald, kaj en nordokcidento al Bellwald.
Trafiko
redaktiTra Blitzingen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Brigo trans Furko-Pasejo al Andermatt. Pere de la stacidomo ĉe la trajnlinio de la Matterhorn-Gotthard-Fervojo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Blitzingen datiĝas el la jaro 1203 kiel Blicingen. Dum mezepoko la episkopo de Siono kaj la nobelaj senjoroj de Raron, Restin kaj Blandrate posedis feŭdajn rajtojn en Blitzingen. Blitzingen siatempe apartenis al la supera kvartalo de Goms kaj estis kunsidejo de la Dekono Goms.[3]
Bodmen, kies unua mencio datiĝis el la jaro 1339 sin liberaĉetis en la jaro 1347 de ĉiuj feŭdoj kaj estis ĝis 1848, kiam ĝi estis integrita al Blitzingen, memstara komunumo.[4]
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Alma Treyer Lehner: Blitzingen ' en Historia Leksikono de Svislando (2004-06-03)
- ↑ Historiaj informoj pri Bodmen en la retejo de la komunumo Blitzingen. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2013-07-21.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Blitzingen Arkivigite je 2006-08-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Blitzingen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)