Nikolao Kempfo (1415-1497) estis aŭstra mistikulo, teologo, filozofo kaj skolastikisto, kiu lasis sennombrajn manuskriptojn pri teologio, filozofio, spekulativa teologio, religia vivo, ekzegezo, liturgio, vivo de preĝoj kaj serion da predikoj kaj epistoloj. La plej granda parto de liaj verkoj neniam estis eldonitaj kaj estas disponeblaj nur pere de latinaj manuskriptoj en la bibliotekoj de la Centra Eŭropo.

Nicholas Kempf
(1415-1497)
Kartuzio de Gejrach, nuntempe en Slovenio, aliepoke en la aŭstra provinco de Stirio
Kartuzio de Gejrach, nuntempe en Slovenio, aliepoke en la aŭstra provinco de Stirio
Persona informo
Naskiĝo 1415
en Strasburgo,  Francio
Morto 20-a de novembro 1497
en Kartuzia abatejo de Gaming,  Aŭstrio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Alma mater Universitato de Vieno
Profesio
Okupo teologo • monaĥo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li ricevis universitatan edukon en la Universitato de Vieno (1433) kaj en 1440 li fariĝis monaĥo en la Ordeno de la kartuzianoj. Pli malfrue li iĝis prioro en diversaj aŭstraj kartuzianaj institucioj, nome, la monaĥjejoj de Gaming[1], Geirach kaj Pleterje. Li ankaŭ estis konata kiel Nikolao de Strasburgo kaj latine Nikolao de Argentina.

Kelkaj antikvegaj fontoj diras ke Nikolao Kempfo mortis centjara. Oni scias ke li ricevis diplomon pri bakalaŭreco en 1435 kaj iĝis ""master actu regens"[2], en 1437. Post siaj studoj, li eniris en la Kartuzion de Gaming, en Aŭstrio, en la 6-a de septembro 1440. Lia eniro en la kartuzio sekviĝis de multaj aliaj studentoj kaj diplomitoj en la Universitato de Vieno, Inter 1447 kaj 1451 li iĝis prioro en la monaĥejo de Geirach, nuntempe em Slovenio.

Dum sia restado en la monaĥejo, la Kartuzio de Gamin spertis signifoplenan grandigon en la nombro da enirantoj kalkulante je 15 novaj monaĥoj kaj kvar novaj konvertitoj. En 1458, Kempfo faris mallongtempan restadon en Strasburgo, sia naskiĝurbo, kaj sekve, li translokiĝis en la sudon de Aŭstrio, kiu nuntempe apartenas al Slovenio, kaj fariĝis prioro en la Monaĥejo de Pleterje, inter 1462 kaj 1467. Pli malfrue li reiris al la Monaĥejo de Geirach, kie li okupis longan priorecon je 23 jaroj, ĝis 1490. Li tiam reiris al la Monaĥejo de Gaming, kie li mortis en la 20-a de novembro 1497.

Selektita verkaro redakti

  • De discretione (Pri la diskreteco)
  • De mystica theologia (Pri la mistika teologio, 1458-1465)
  • De ostensione regni Dei (Pri la sinmontreco de la Dia regno, 1462-1468)
  • De proponentibus (Pri la propono)
  • De recto studiorum fine ac ordine (Pri ĝusta studo serĉe de la ordo)
  • Dialogus de recto studiorum fine ac ordine (Dialago pri ĝusta studo serĉe de la ordo), 1447
  • Explanatio in Cantica Cantorum (Klarigoj pri la Kanto de la kanto, 1458-1468)
  • Explicit . Alphabetu[m] diuini amoris . de eleuac[i]o[n]e mentis in deu[m], (Klarigoj pri la alfabeto de la dia amo ... pri altigo de la menso al Dio, 1466), Jean Gerson, Thomas (à Kempis), Johannes Nider, Nicolas Kempf, Ulrich Zell
  • Expositiones mysticae in Cantica canticorum (Mistikaj eksplikoj pri la Kanto de la kantoj

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Religio and Reformation: Johannes Justus Lansperger, O.Cart. (1489/90--1539 ... Arkivigite je 2016-04-09 per la retarkivo Wayback Machine, Jon Derek Halvorson
  2. "master actu regens"" estis titolo atribuita en la mezepokaj universitatoj al studentoj kiuj atingis la gradon pri majstreco.