Nikolaj Jakovleviĉ Marr

(Alidirektita el Nilojaj Jakovleviĉ MARR)

Nikolaj Jakovleviĉ Marr (naskiĝis la 6-an de januaro 1865, Kutaisi, Kartvelio - mortis la 20-an de decembro 1934, Leningrado, USSR) estis sovetia lingvisto, orientalisto kaj arkeologo, eminenta fakulo pri la kaŭkazaj lingvoj.

Nikolaj Jakovleviĉ Marr
sovetia lingvisto
sovetia lingvisto
Persona informo
Naskiĝo 6-a de januaro 1865
en Kutaiso
Morto 20-a de decembro 1934
en Sankt-Peterburgo
Tombo Kazachye Cemetery
Lingvoj Esperantorusakartvelaarmenaanglaskotgaela
Ŝtataneco Rusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Sovetunio
Alma mater Faculty of Oriental Studies of the St. Petersburg University
Okupo
Okupo antropologo • lingvistoesperantisto • armenologo • arkeologo • universitata instruisto • etnologo • verkisto
vdr
Juna Marr

Rimarkigo: Laŭ la rusa kalendaro li naskiĝis en 1864, kiel oni povas legi en diversaj enciklopedioj.

Ekde 1912 membro de la rusa, poste sovetia akademio de sciencoj. Li verkis sciencajn verkojn pri la kaŭkazaj lingvoj, kaŭkaza etnografio, pri la arkeologio kaj historio.

Sed li bedaŭrinde famiĝis pro pluraj malsciencaj lingvoteorioj, ekzemple, ke el kvar elementoj sal, ber, jon, roŝ evoluis esprimoj de ĉiuj lingvoj.

En 1924 li provis apliki la marksisman filozofion al lingvistiko asertante, ke la lingvo havas klasan karakteron, ke ekzistas lingvoj de ekspluatantoj kaj ekspluatatoj. Li estis eltrovinto de la jafetida lingvoteorio (v. Revolucio en la Lingvoscienco), kiu longe estis konsiderata kiel sola „marksisma lingvoscienco" kaj tiel ĝi blokis disvolviĝon de la lingvistiko en Sovetio. Stalin mem devis rifuzi la teorion en 1950 por ebligi novan pensadon pri la lingvoj. La marrismo faris grandan damaĝon ankaŭ pro tio, ke ĝi politike subpremis ĉiun diferencan opinion.

Verkoj redakti

  • Jazyk i myŝlenije - Lingvo kaj pensado(Moskvo, 1934)
  • Armjanskaja kul’tura: jeje korni i doistoričeskije svjazi po dannym jazykoznanija
  • Kavkazskij kul’turnyj mir i Armenija = Kovkasean mğakuthajin ağharer k Hajasphanr - Kaŭkaza mondo kultura kaj Armenio

Eksteraj ligiloj redakti