Nina Hagen

germana kantistino
(Alidirektita el Nina HAGEN)

Nina HAGEN [nina hagn] (naskiĝis la 11-an de marto, 1955) estas germana kantistino.

Nina Hagen
Persona informo
Naskonomo Catharina Hagen
Naskiĝo 11-an de marto 1955 (1955-03-11) (68-jaraĝa)
en Orienta Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko
Familio
Patro Hans Oliva-Hagen
Patrino Eva-Maria Hagen
Infanoj Cosma Shiva Hagen • Otis Hagen
Okupo
Okupo kantisto • filmaktoro • kantoverkisto • televida prezentisto • voĉaktoro • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.ninahagen.com/
vdr

Nina Hagen naskiĝis en Berlino, GDR, kiel filino de la aktorino Eva-Maria Hagen kaj la scenaristo Hans Hagen. Post la disiĝo de la gepatroj, la patrino vivis kune kun Wolf Biermann.

Nina Hagen

Komence Nina Hagen deziris fariĝi aktorino, sed pro malsukcesa ekzameno la aktora lernejo ne akceptis ŝin. Ŝi kantis en diversaj muzikgrupoj, ĝis kiam en 1974 ŝi kun granda sukceso kantis kun la grupo Automobil. La kanto Du hast den Farbfilm vergessen (humura teksto pri forgesita kolorfilmo) ĝis nun havas kultan statuson ĉefe en Orienta Germanio. Tamen ŝi en 1975 forlasis Automobil kaj aliĝis al la grupo Fritzens Dampferband. Kelkfoje ŝi aperis en filmoj.

Kiam en 1976 Wolf Biermann devis forlasi GDR, ŝi kune kun sia patrino transloĝiĝis okcidenten: unue al Britio, poste al FRG, kie ŝi fondis la grupon Nina Hagen Band kaj produktis plurajn sondiskojn. En la 1980-aj jaroj la grupo (sen Nina) tre sukcese muzikis sub la nomo Spliff.

Ŝi elprovis sin eksterlande, sed malpli sukcese. En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj ŝi ofte aperis en la novaĵoj per teorioj pri NIFOj. Ŝi propagandas la budhismon kaj engaĝiĝas por la protektado de bestoj.

Nina Hagen havas du gefilojn: Cosma Shiva (1981), kiu fariĝis aktorino, kaj Otis (* 1990).

Listo de diskoj redakti

  • Nina Hagen Band (1978)
  • Unbehagen (1979)
  • NunSexMonkRock (1982)
  • Angstlos (1983)
  • Fearless (1984)
  • In Ekstase (1985)
  • In Ekstasy (1985)
  • Nina Hagen (1989)
  • Street (1991)
  • Revolution Ballroom (1993)
  • Freud Euch (1995)
  • Beehappy (1996)
  • Om Namah Shivay (1999)
  • Return of the Mother (2000)
  • Big Band Explosion (2003)

Listo de filmoj redakti

Verkoj redakti

  • Ich bin ein Berliner (membiografio, 1988)

Eksteraj ligiloj redakti