Nona Gaprindashvili

Nona GAPRINDASHVILI (kartvele ნონა გაფრინდაშვილი, naskiĝis la  3-an de majo 1941(nun 1941-05-03) estas kartvela ŝaka grandmajstro la sesa virina ŝaka mondĉampiono (1962-1978) kaj la unua virino, kiu atingis sen seksodistingan titolon de grandmajstro. Ŝi naskiĝis en Zugdidi, Kartvelio (tiam parto de Sovetunio) ŝi estas la plej forta virina ŝakisto el sia generacio.

Nona Gaprindashvili
Persona informo
Naskonomo ნონა გაფრინდაშვილი
Naskiĝo 3-an de majo 1941 (1941-05-03) (82-jaraĝa)
en Zugdidi, Kartvela Soveta Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Ŝtataneco KartvelioSovetunio
Okupo
Okupo ŝakisto
vdr

En 1961 en aĝo de 20, Gaprindashvili gajnis la virinan kandidatan turniron kaj tiel okazis titoldefendan matĉon kontraŭ rusa mondĉampiono Elisabeth Bykova. Ŝi venkis en la matĉo facile, per fina poentaro de 9-2 (+7-0=4), kaj daŭre sukcese defendis sian titolon kvar fojojn: tri fojojn kontraŭ Alla Kushnir (1965: 10-6; 1969: 12-7; 1972: 12-11) kaj unu foje kontraŭ Nana Alexandria (1975: 9-4). Ŝi finfine perdis sian kronon en 1978 kontraŭ samlanda kartvela 17-jara Maia Chiburdanidze, per poentaro de 6½-8½ (+2-4=9).

Gaprindashvili partoprenis kiel parto de la sovetunia teamo en la Ŝakolimpikoj de 1963, 1966, 1969, 1972, 1974, 1978, 1980, 1982, 1984, 1986, 1990 kaj por Kartvelio en 1992. Ŝi estis unu el la kontribuantaj ludantoj de la sovetunia teamo kiu dominis la virinajn olimpikojn dum la 1980-aj jaroj. Ŝi gajnis nekredeblajn 25 medalojn, inter kiuj 11 orajn teamajn medalojn kaj 9 individuajn orajn medalojn. Ĉe la Olimpiko de Dubajo 1986 ŝi venkis en ĉiuj dek ludoj en kiuj ŝi partoprenis por fari perfektan poentaron.

Ŝi estis kvin-foja gajninto de la Virina Sovetunia Ŝaka Ĉampionumo: en 1964, 1973, 1981, 1983 kaj 1985.

En 1978 Gaprindashvili fariĝis la unua virino, kiu ricevis la grandmajstran titolon. Ŝi estis premiita per la titolo post gajnado de du normoj kaj sumo de 23 ludoj, la lastan ŝi gajnis en Lone Pine 1977 kontraŭ ludantaro de 45 ŝakistoj, plejparte grandmajstroj. Kvankam ŝi ne atingis la teknikajn postulojn por la GM titolo, kiu postulis 24 ludojn, FIDE trovis ŝiajn rezultojn ekvivalentaj al 24 ludoj kaj igis ŝin la unua virina senseksodistinga Grandmajstro (GM).

En 2005 en la aĝo de 64, Gaprindashvili venkis en la BDO Ŝakturniro okazigita en Harlemo, Nederlando per poentaro de 6½ /10 kaj mezuma Elo-nombro de 2510.[1]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti