Nordorienta Universitato (Bostono)

universitato ĉe Bostono, Masaĉuseco, Usono
(Alidirektita el Nordorienta Universitato)

La Nordorienta Universitato (angle Northeastern University, de kie NU, antaŭe NEU) estas privata universitato en Bostono, Masaĉuseco, fondita je 1898.

Nordorienta Universitato
universitato • privata neprofitcela lernejo
moto Lux, Veritas, Virtus
(Lumo, Vero, Virto)
Informoj
fondodato 1898
speco privata
Situo
Geografia situo 42° 20′ 24″ N, 71° 5′ 18″ U (mapo)42.34-71.088333333333Koordinatoj: 42° 20′ 24″ N, 71° 5′ 18″ U (mapo)
lando Usono
urbo Bostono
adreso 360 Huntington Ave, Boston, MA, 02115-5005
poŝtkodo 02115-5005
Estraro
ĉefestro(j) Joseph Aoun • Richard M. Freeland • John A. Curry • Kenneth G. Ryder • Asa S. Knowles • Carl Stephens Ell • Frank Palmer Speare vd
Nombroj
nombro de studentoj 27 133 vd (stato: 2018)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Cifereca Biblioteka Federacio
• ORCID
• Association of American Colleges and Universities
• American Council on Education
• Higher Education Leadership Initiative for Open Scholarship
• Koalicio por Retigita Informo
• Centro por Esploradaj Bibliotekoj
• Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition vd
filiita al
• Association of Independent Colleges and Universities in Massachusetts vd
filioj
• New College of the Humanities
• Mills College at Northeastern vd
Nordorienta Universitato (Bostono) (Masaĉuseco)
Nordorienta Universitato (Bostono) (Masaĉuseco)
DEC
Nordorienta Universitato (Bostono)
Nordorienta Universitato (Bostono)
Nordorienta Universitato (Usono)
Nordorienta Universitato (Usono)
DEC
Nordorienta Universitato
Nordorienta Universitato
Map
Nordorienta Universitato
vdr
Huntington Avenue YMCA ĉirkaŭ 1920, ejo de la Evening Institute for Younger Men.
Historia Ell Hall en Huntington Avenue.

Ĝi estas R1 institucio (Doktoraj Universitatoj: Plej Alta Esplora Agado) per la Carnegie Klasifikado de Institucioj de Universitatoj. La universitato havas nediplomitajn kaj postdiplomitajn programojn ĉe la ĉefa universitatejo en la Fenway-Kenmore, Roxbury, South End, kaj Back Bay kvartaloj de Bostono. La universitato havas aliajn universitatejojn en Charlotte, Norda Karolino; Seatlo, Vaŝingtonio; kaj San Jose, Kalifornio, kiuj havas nur postdiplomitajn diplomojn. Alia universitatejo malfermiĝis en Toronto, Ontario, Kanado, je 2016.[1] La studentnombro de la universitato estas proksimume 18,000 nediplomitajn studentojn kaj 7,000 diplomitajn studentojn.

La Nordorienta Universitato prezentas kunlaboran edukprogramon, plej konata kiel "co-op", kiu integras klasĉambrostudon kun profesia sperto kaj enhavas pli ol 3,100 asocianoj en ĉiuj sep kontinentoj.[2] La programo estas ĉefparto de la instruplano per spertlernado de Nordorienta Universitato dum pli ol cent jaroj, kaj ĝi estas unu de la plej grandaj staĝprogramoj en la mondo. Kvankam studentoj ne devas partopreni en la "co-op" programo, ĝenerale la programo estas ĉefsperto por studentoj de Nordorienta Universitato kaj ĝi helpas diferencigi la universitaton disde aliaj universitatoj en la akademia mondo. Ankaŭ, Nordorienta Universitato nuntempe estas 1a je la listo "Plej Bonaj Universitatoj laŭ Staĝoj" de la Princeton Review kaj konsekvence estis en la plej altaj kvin universitatoj dum pli ol unu jardeko.[3] Krom la "co-op" programo, Nordorienta Universitato havas multampleksan eksterlandan studprogramon kiu enhavas pli ol 170 universitatojn.[4]

Nordorienta Universitato estas granda, gastigema universitato. La plejparto de studentoj elektas loĝi universitateje, sed studentoj en sia tria jaro kaj pli alta havas la elekton loĝi neuniversitateje. Pli ol 75% de studentoj de Nordorienta Universitato ricevas iom da financohelpon. Je la 2016–17 universitatjaro, la universitato donis $253.8 milionojn da donata kaj stipendia helpo.

Referencoj redakti

  1. Graduate Campuses | Graduate Campuses | Northeastern University. Alirita 23a de Marto, 2016.
  2. Co-op - Experiential Learning - Northeastern University. Arkivita el la originalo je 2020-02-12. Alirita 2018-09-21.
  3. Best Schools for Internships. Arkivita el la originalo je 2018-11-21. Alirita 2018-09-21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-11-21. Alirita 2018-09-21.
  4. Search Opportunity - Global Experience Office (GEO) at Northeastern University. Arkivita el la originalo je 2020-05-26. Alirita 2018-09-21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-05-26. Alirita 2022-01-14.