Norma Marie TALMADGE[1] (2a de Majo, 1894 – 24a de Decembro, 1957) estis usona aktorino kaj kinproduktoro de la epoko de muta kino. Ŝi estis grava biletvendisto dum pli ol unu jardeko, ŝia kariero atingis pinton komence de la 1920-aj jaroj, kiam ŝi estis rangigita inter la plej popularaj idoloj de la usona kinarto.[2]

Norma Talmadge
Persona informo
Norma Talmadge
Naskiĝo 2-an de majo 1894 (1894-05-02)
en Jersey City
Morto 24-an de decembro 1957 (1957-12-24) (63-jaraĝa)
en Lasvegaso
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per gripo vd
Tombo Hollywood Forever Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Erasmus Hall High School vd
Subskribo Norma Talmadge
Familio
Patrino Margaret Talmadge vd
Gefratoj Natalie Talmadge • Constance Talmadge vd
Edz(in)o Joseph M. Schenck • George Jessel vd
Profesio
Okupo aktorofilmproduktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1909–1930 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Specialista en melodramo, ŝia plej fama filmo estis Smilin' Through (1922),[3] sed ŝi ankaŭ atingis artajn sukcesojn en teamo kun la reĝisoro Frank Borzage en Secrets (1924) kaj The Lady (1925). Ankaŭ ŝia pli juna fratino Constance Talmadge estis filmostelulino. Talmadge edziĝis al milionula kinproduktoro Joseph M. Schenck kaj ili sukcese kreis sian propran produktoran kompanion. Post atingi famon en kinstudioj de la Orienta Marbordo, ŝi translokiĝis al Holivudo en 1922.

Talmadge estis unu el la plej elegantaj kaj seksallogaj kinstelulinoj de la Bruaj 1920-aj jaroj. Tamen, ĉirkaŭ la fino de la epoko de muta kino, ŝia populareco antaŭ publikoj svagiĝis.[4] Post du sonfilmoj iuj malsukcesis ĉe biletvendado, ŝi seniluziiĝis kaj retiriĝis estante tre riĉa virino.

Ŝi estis partopreninta en pli ol kvin dek filmoj el 1911 ĝis 1930.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Basinger, Jeanine (2000). Silent Stars. Wesleyan University Press. ISBN 0-8195-6451-6.
  • Loos, Anita (1978). The Talmadge Girls: A Memoir. New York: Viking Press. ISBN 0-670-69302-2.
  • Lowe, Denise (2004). An Encyclopedic Dictionary of Women in Early American Films: 1895–1930. Haworth Press. ISBN 0-7890-1843-8.
  • Slide, Anthony (2002). Silent Players: A Biographical and Autobiographical Study of 100 Silent Film Actors and Actresses. University Press of Kentucky. ISBN 0-8131-2249-X.