Normiga franca lingvo

Normiga franca lingvo (en franca: le français standard, le français normé, le français neutre [neŭtrala franca] aŭ le français international [internacia franca]) estas neoficiala termino por normiga variaĵo de la franca lingvo. Ĝi estas serio da parolaj kaj skribaj formalaj variaĵoj uzataj de edukitaj francparolantoj de kelkaj landoj tra la tuta mondo.

Ĉar la franca estas plurcentra lingvo, la normiga franca enhavas variajn lingvajn normojn (konsistantajn el preskriba uzado). La sintakso, morfologio, kaj ortografio de normiga franca estas klarigita en variaj verkoj pri gramatiko kaj stilo kiel la Bescherelle, referenca resumo de verbaj konjugacioj unuafoje kompilita en la 19a jarcento fare de Louis-Nicolas Bescherelle el Francio, kaj Le Bon Usage verkita en la 20a jarcento fare de la belga gramatikisto Maurice Grevisse.

En Francio, la normiga franca estis bazita sur la prononco kaj vortotrezoro uzataj en la formalaj niveloj de la franca en Ĉeflanda Francio kaj partikulare en la areo de Parizo, pro kio foje oni parolas pri la Pariza franca, kiel sinonimo de la normiga franca lingvo.

En Kebekio, ĝi estas plej ofte nomata "Internacia franca" aŭ "franca de Radio Kanada" pro jardekoj de fremda, eŭropa prononcado dominantaj elsendojn kaj de novaĵoj kaj de kulturaj aferoj ĝis la 1970-aj jaroj. En la cetero de francparolanta Kanado, la parolaj kaj skribaj variaĵoj de formala kebekia franca same kiel la lingvo de la dokumentoj kaj diskursoj de la Registaro de Kanado estas konsiderataj kiel normiga franca. Lingvistoj estis debatantaj pri kio fakte konstituas la normon de normiga franca en Kebekio kaj Kanado je leksika nivelo ĉar esplorado, ĝis nun, koncentriĝis multe pli sur la diferencoj el neformalaj variaĵoj de kebekia franca kaj de akadia franca. Ĉar franc-parolantaj kanadanoj kutime uzas referencajn verkojn verkitajn de francaj, belgaj kaj prestiĝaj kanadaj lingvistoj kaj leksikografoj, la demandoj pri endogena normo ne ĉiam estas evidentaj.

Kvankam la normiga franca fakte suferis jarcentojn de homa interveno kaj lingvoplanado, la pli populara opinio konsideras ke la normiga franca konsistu sole el la reguloj de la Académie française en Francio aŭ en la normigo el la terminologia laboro fare de la Office québécois de la langue française en Kebekio. Estas krome perceptita aŭ fakta lingva hegemonio en favoro de Francio pro tradicio, iama imperiismo, kaj demografia majoritato. Tiaj nocioj dependas de lingva prestiĝo pli ol de lingva normo.

Krome, spite la ekzistadon de multaj regionaj variaĵoj de franca en Franclingvio, la normiga franca estas normale elektita kiel modelo por lernantoj de la franca kiel fremdadua lingvo. La norma prononcado de Ĉeflanda Francio estas foje favorata de aliaj normaj naciaj prononcoj se instrui la francan al ne-indiĝenaj parolantoj en Franclingvio en landoj aliaj ol Francio.

Vidu ankaŭ redakti