Numa Denis Fustel de Coulanges

Numa Denis FUSTEL DE COULANGES (naskiĝinta la 18-an de marto 1830 en Parizo, mortinta samloke la 12-an de septembro 1889) estis franca historiisto.

Numa Denis Fustel de Coulanges
Numa Fustel de Coulanges.jpg
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1830 (1830-03-18)
en Parizo
Morto 12-an de septembro 1889 (1889-09-12) (59-jara)
en Massy
Tombo Massy
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Supera normala lernejo • Lycée Charlemagne • Universitato de Parizo
Okupo
Okupo historiisto
Verkoj La Cité antique
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Estinte instruisto en Amiens kaj poste ĉe la Ludoviko-liceo pariza li ekprofesoris ĉe la Universitato de Strasburgo. Veninte en 1875 al la Supera Normala Lernejo Parizo li paralele membris ĉe la Instituto de Francio.

Fustel de Coulanges verkis: »Mémoire sur l'île de Chio« (1857); »Polybe, ou la Grèce conquise par les Romains« (1858); »La cité antique« (1864); »Histoire des institutions politiques de l'ancienne France« (1875–92; la du laste menciitaj honoritis fare de la Franca Akademio); »Recherches sur quelques problèmes d'histoire« (1885); »Nouvelles recherches sur quelques problèmes d'histoire« (1891); »Questions historiques« (1893).

FontoRedakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 7. Leipzig 1907, p. 235 (tie ĉi interrete)