Ožďany [oĵdjani], (hungare Osgyán [oŝdjAn]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Ožďany
hungare: Osgyán
municipo
Enirejo en kastelon en Ožďany
Oficiala nomo: Ožďany
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Rimavská Sobota
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Gemer
Memorindaĵo Ožďany kastelo
Rivero Suchá
Situo Ožďany
 - alteco 213 m s. m.
 - koordinatoj 48° 22′ 39″ N 19° 53′ 42″ O / 48.37750 °N, 19.89500 °O / 48.37750; 19.89500 (mapo)
Areo 37,171820 km² (3 717,18 ha)
Loĝantaro 1 577 (31.12.2010)
Denseco 42,42 loĝ./km²
Unua skribmencio 1332
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 980 11
Telefona antaŭkodo +421 47
Aŭtokodoj RS
NUTS 515264
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Ožďany
Retpaĝo: www.ozdany.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Ožďany situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo Lučenec-Rimavská Sobota, fervojo preteriras. Rimavská Sobota troviĝas je 10, Lučenec je 20 km.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1265, poste en 1332 en formo "Osyan". Tiutempe ankaŭ fortikaĵo konstruiĝis, kiun la husanoj okupis en la 15-a jarcento. En 1460 Matiaso la 1-a reokupis ĝin. En 1604 la Habsburgoj venkis la hajdukojn, la vilaĝo cindriĝis. En la 17-a jarcento gimnazio ekfunkciis kaj en nekonata tempo la komunumo iĝis kampurbo. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Osgyán 1429 homoj, (1358 hungaroj, 65 slovakoj, 4 germanoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rimavská Sobota, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko. Inter 1938-1945 Ožďany rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Ekde 1993 Ožďany apartenas al Slovakio. En 2001 vivis tie 1577 homoj, (1049 slovakoj, 411 hungaroj).

Vidindaĵoj redakti

Panoramo de Ožďany