Oklahomo

ŝtato en Usono
(Alidirektita el OK)

Oklahomo (angle Oklahoma [ok-la-HO-ma]) estas usona ŝtato. Ĝi fariĝis la 46-a ŝtato de Usono je la 16-a de novembro 1907. Ĝi estas la 28-a plej multhoma kaj la 20-a plej granda ŝtato. La plej granda urbo kaj la ĉefurbo de la ŝtato estas Oklahomurbo. La dua plej granda urbo estas Tulsa.

Oklahomo
Ŝtato
Flago
subŝtato de Usono [+]

LandoUsono

Koordinatoj36° N, 98° U (mapo)35.5-98Koordinatoj: 36° N, 98° U (mapo)
ĈefurboOklahomurbo
- koordinatoj36° N, 98° U (mapo)35.5-98Koordinatoj: 36° N, 98° U (mapo) [+]
Plej alta punktoBlack Mesa [+]
- alteco1 700 m [+]
Plej malalta punktoLittle River [+]
Areo181 195 km² (18 119 500 ha) [+]

Loĝantaro3 959 353 [+] (1-a de aprilo 2020)
Denseco21,85 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroKevin Stitt
(ekde 14-a de januaro 2019)

HorzonoUTC-06:00, Ameriko/Ĉikago [+]
ISO 3166-2US-OK

Oklahomo (Tero)
Oklahomo (Tero)

Oklahomo (Oklahomo)
Oklahomo (Oklahomo)
DEC
Oklahomo
Oklahomo

Map
Oklahomo

Vikimedia Komunejo:  Oklahoma [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

En 1830, per la Indiana Formova Akto, la lando de Oklahomo estis donita kiel Indiana Teritorio al la Kvin Civilizitaj Triboj de indianoj (Ĉerokoj, Chickasaw, Ĉoktaoj, Creek, kaj Seminoloj) forpelitaj de la sudoriento (dum elirado nomita la Vojo de Larmoj). Ili bone fartis ĝis la Usona Enlanda Milito. Ili subtenis la Konfederacion (iuj eĉ posedis sklavojn) kaj en 1868 Kolonelo George Custer gvidis masakron ĉe la Batalo de Washita. Post dudek jaroj, la registaro abrogaciis siajn traktatajn devigojn kaj malfermis la terenon por setlado.

La nomo de la ŝtato venas el la lingvo de la Ĉoktao-indianoj, venintaj post 1830; en ilia lingvo Okla signifas "homoj" kaj homa signifas 'ruĝa. La nomo do estas traduko de la eŭropana esprimo "ruĝhaŭtulo".

En la 1920-aj jaroj la ŝtato antaŭis la landon je produktado de benzino kaj petrolo.

La du plej longaj riveroj, la Arkansasa Rivero kaj la Ruĝa Rivero, transiras la ŝtaton.

La geografio de Oklahomo montras tipan "patotenilon", mallarĝan elstaraĵon, kiu okcidente etendiĝas inter Teksason kaj Koloradon kaj atingas Nov-Meksikon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

TTT-ejo de Oklahomo en la angla http://www.state.ok.us