Oberhofen ĉe Lago de Thun

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Oberhofen am Thunersee)

Oberhofen ĉe Lago de Thun (en la germana lingvo Oberhofen am Thunersee) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Thun kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2317 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Oberhofen ĉe Lago de Thun
Blazono de Oberhofen ĉe Lago de Thun
Oberhofen ĉe Lago de Thun kun ĝia kastelo, kiu dominas la lokon
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Thun
Koordinatoj  46° 43′ 55″ N 7° 39′ 58″ O / 46.73194 °N, 7.66611 °O / 46.73194; 7.66611 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 55″ N 7° 39′ 58″ O / 46.73194 °N, 7.66611 °O / 46.73194; 7.66611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2317
Areo 2,8 km²
Alteco 585 m super marnivelo
Poŝtkodo 3653
Komunumkodo 0934
Mapo de Oberhofen ĉe Lago de Thun
vdr

Geografio redakti

La komunumo Oberhofen situas en Berna Oberlando ĉe la nordorienta bordo de Lago de Thun. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Oberhofen mem la frakcioj Schoren, Längenschachen kaj Örtli.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Oberhofen ĉe Lago de Thun limas en nordo al Heiligenschwendi, en oriento al Sigriswil, en sudo aliflanke de la Lago de Thun al Spiez, kaj en okcidento al Hilterfingen.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona vojo 221 laŭlonge de la nordorienta bordo de la Lago de Thun de Thun al Unterseen. Per la lokaj busolinio 21 de la busreto de la urbo Thun kaj la ŝipoj sur la Lago de Thun la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Vidindaĵoj redakti

La ĉefaj vidindaĵoj de Oberhofen estas la Kastelo Oberhofen, iama vokta sidejo, kaj la bieno Wichterheer-Gut, kiuj ambaŭ estas objektoj de nacia signifo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Oberhofen datiĝas el la jaro 1133 kiel Obrenhoven. Dum mezepoko la Baronoj de Oberhofen havis en burgo super la hodiaŭa vilaĝo sian sidejon. De ili parto de la hodiaŭa komunumo transiris al la Monaĥejo Interlaken kaj alia parto al la Abatejo Amsoldingen. En la 13-a jarcento estiĝis la akva kastelo ĉe la lagobordo, kiu estis transformita kun konstruelementoj de la 13-a ĝis la 19-a jarcento al la nuna kastelo. Post la Batalo de Sempach Berno konkeris la lokon kaj akiris en la jaro 1397 ĉiujn feŭdajn rajtojn de la lasta feŭdoposedanto. En la jaro 1652 Berno mem transprenis la senjorecon pri Oberhofen kaj instalis voktejon, kies administra sidejo fariĝis la kastelo. Al la voktejo Oberhofen ankaŭ estis atribuitaj Hilterfingen kaj Strättligen, kiuj antaŭe apartenis al la voktodistrikto Thun. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Oberhofen apartenis al la tiama Kantono Oberlando. En 1803 Oberhofen estis integrita al la ĉefdistrikto Thun, kiu en 1831 fariĝis la distrikto Thun kaj en 2010 estis integrita al la hodiaŭa administra distrikto Thun. [1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti