Wald BE
- La mallongigo BE en Wald BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Wald. |
Wald estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1175 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Wald | |
---|---|
Blazono de Wald | |
Ortseingang von Zimmerwald | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Berno-Mezlando |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Seftigen |
Koordinatoj | 46° 52′ 58″ N 7° 28′ 18″ O / 46.88278 °N, 7.47167 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 52′ 58″ N 7° 28′ 18″ O / 46.88278 °N, 7.47167 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1175 |
Areo | 13,28 km² |
Alteco | 840 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3086 |
Komunumkodo | 0888 |
Mapo de Wald | |
Geografio
redaktiWald situas en monteta regiono de la Svisa Mezlando proksimume 8 kilometrojn sudsudoriente de la centro de la federacia urbo Berno, okcidente de la valo de la rivero Gürbe proksimume 300 metrojn super la valfundo. La komunumo konsistas el la du frakcioj Englisberg kaj Zimmerwald, al kiuj siavice apartenas pluraj vilaĝetoj. Al Englisberg apartenas Kühlewil kaj Unterer Wald. Al Zimmerwald apartenas Bei der Kirche, Bumishus, Egg, Niederhäusern, Oberer Wald, Obermuhlern, Waldhof, Willishalten kaj Winzenried. Krome al la komunumo apartenas multnombraj biengrupoj kaj izolitaj bieno.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,28 km², de kiuj 19,2% estas kovritaj de arbaro, 74,5% servas por agrikulturo kaj 6,3% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Wald limas en nordo al Kehrsatz, en oriento al Belp, en sudoriento al Toffen, en sudo al Niedermuhlern, en sudokcidento al Oberbalm, kaj en nordokcidento al Köniz.
Trafiko
redaktiWald situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la flanka konekta vojo n-ro 1221 de Kehrsatz al Niedermuhlern.
Historio
redaktiEn Zimmerwald okazis dum la unua mondmilito la fama konferenco
pri paco kun partopreno de socialistoj: Grimm el svislando la organizinto ,
Radek , La deklaro por cheso de milito kaj renverso de burghaj registaroj de V.I. Lenin estis konsiderabla fonda dokumento de rusia bolshevista revolucio de jaro 1918- ĝi poste shanghis la tutan mondon.
La aktuala komunumo Wald estis fondita en la jaro 2004 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Englisberg kaj Zimmerwald. La unua dokumenta mencio de Englisberg datiĝas el la jaro 1166 kiel Endlisperc.[3]
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj signifoj de Wald
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Wald BE – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)