Oberrüti

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Oberrüti (stacidomo).
Oberrüti
Blazono de Oberrüti
Oberrüti
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Muri
Koordinatoj  47° 10′ 0″ N 8° 23′ 50″ O / 47.16667 °N, 8.39722 °O / 47.16667; 8.39722 (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 0″ N 8° 23′ 50″ O / 47.16667 °N, 8.39722 °O / 47.16667; 8.39722 (mapo)
Areo 5,37 km²
Alteco 416 m super marnivelo
Poŝtkodo 5647
Komunumkodo 4237
Mapo de Oberrüti
vdr

Pri la komunumo redakti

Oberrüti estas komunumo en la distrikto Muri de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1217 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Oberrüti situas sur flotebenaĵo okcidente de la rivero Reuss, kies bordo formas ĝian orientan bordon kaj limon kun Kantono Zugo. Kun la escepto de du drumlinoj la teritorio de la komunumo estas tute ebena.

La areo de la komunumo etendiĝas sur 5,37 km², de kiuj 0,86 km² estas kovritaj de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo troviĝas sur alteco de 495 m s.m. tute en la sudokcidento de la komunumo, dum ĝia plej malalta punkto situas ĉe la bordo de la rivero Reuss je 400 m s.m.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Oberrüti limas en okcidento kaj nordo al Sins, en oriento aliflanke de la rivero Reuss al Hünenberg en Kantono Zugo, kaj en sudo al Dietwil.

Trafiko redakti

La komunumo situas ĉe la ĉefvojo n-ro 25 de Lencburgo tra Sins al Lucerno. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Araŭo al Arth-Goldau. Krome pasas tra Oberrüti buslinio de la Zugerland Verkehrsbetriebe.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Oberrüti datiĝas el la jaro 1236 kiel Ruty. La hodiaŭan nomon Oberrüti la komunumo ricevis en 1803 okaze de la kreiĝo de la nuna Kantono Argovio.

En mezepoko la supera jurisdikcio pri Oberrüti apartenis al la Habsburgoj, kiuj atribuis ĝin al la voktejo de Meienberg. En la jaro 1415 la voktejo estis konkerita fare de la lucernanoj, kiuj tamen en la jaro 1425 devis koncedi ĝis al la Libera distrikto, kiu estis komuna posedaĵo de la Svisa Ĵurkomunumo. La malalta jurisdikcio post la malapero de la senjoroj de Rüthi apartenis al la Senjoroj de Hünenberg kaj poste al la Abatejo Kappel, kiu vendis ĝis en la jaro 1498 al la urbo Zugo. Ĝis 1630 oni ĉerpis oron el la rivero Reuss.

En maro 1798 la francaj trupoj liberigis Argovion de la ĵurkomunuma servuto kaj kreis la Helvetan Respublikon. Oberrüti kiel parto de la distrikto Muri nun dum kvar jaroj apartenis al Kantono Baden. En 1802 ĝi aliĝis al Kantono Zugo, sed Napoleono verdiktis en 1803, ke Oberrüti estis denove integrita al la distrikto Muri apartenante ek de tiam al la nove fondita Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti