Obihiro
Obihiro (japane 帯広市) estas urbego en subgubernio Tokaĉi (kie ĝi estas ties sidejo), en samnomaj regiono kaj insulo Hokajdo en Japanio. En 2008 Obihiro estis nomumita "modela media urbo" en Japanio.
Obihiro | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Japanio urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 165 684 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 268 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 42° 55′ N, 143° 12′ O (mapo)42.923972222222143.19611111111Koordinatoj: 42° 55′ N, 143° 12′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 619,34 km² (61 934 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Obihiro, Hokkaido [+] | |||||
Demografio
redaktiEn 2023 Obihiro havis populacion de 163 084.
Geografio
redaktiObihiro situas laŭ unu el la plej puraj riveroj de Japanio. Kuŝiro troviĝas 96, Saporo (Japanio) 152, Muroran 194, Aomori (urbo) 310, ĉefurbo Tokio 869 kilometrojn aere laŭ [1].
Historio
redaktiObihiro estis unue menciita en 1635 kaj loĝigita en 1883, post 3 jaroj oni konstruis la unuan vojon kaj du pontojn. En 1892 la poŝtejo ekfunkciis, en 1905 alvenis la unua trajno. Obihiro estis levita al municipo. Aviadila atako okazis en 1945, post 4 jaroj la universitato ekfunkciis. En 1957 2 vilaĝoj aliĝis al la municipo.
Ekonomio
redaktiObihiro estas agrikultura urbego. La ĉefaj kultivaĵoj estas tritikoj, terpomoj, betoj kaj faboj. En la urbo 3 nacie famaj bakaĵfirmaoj situas, krome tie estas signifa sidejo de la armeo.
Eduko
redaktiEn Obihiro en universitato okazas la plej altnivela edukado.
Trafiko
redaktiObihiro havas fervojajn kaj aŭtovojajn kontaktojn al Hokajdo, krome flughavenon.
Klimato
redaktiObihiro situas en humida kontinenta klimato (Dfb) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 7 °C kaj varias inter 2-13 °C, inter novembro-marto ofte frostas. La jarpluvo averaĝas 920 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, respektive vintre neĝas.
Vidindaĵoj
redaktiEksterlandaj ĝemelurboj
redakti- Usono, Alasko, en:Seward, Alaska ekde 1968
- Ĉinio, en:Chaoyang, Liaoning ekde 2000
- Usono, Viskonsino, Madisono ekde 2006
Fontoj
redakti- WikiTrans