Observatorio Cordell-Lorenz
La Observatorio Cordell-Lorenz estas astronomia observatorio posedata kaj funciigata de la Universitato de la Sudo en Sewanee (Tenesio, Usono). Ĝia MPC kodo estas 850.[1]
Observatorio Cordell-Lorenz | |
Observatorio | |
Oficiala nomo: Cordell–Lorenz Observatory | |
Lando | Usono |
---|---|
Municipo | Sewanee (Tenesio) |
Supermara alteco | 590 m s. m. |
Koordinatoj | 35° 12′ 16″ N 85° 55′ 12″ U / 35.20444 °N, 85.92000 °U (mapo) |
Posedanto | Universitato de la Sudo |
Situo de la observatorio en Usono
| |
Retpaĝo: http://facweb.sewanee.edu/obsv/ | |
Ĝi havas refraktoron Alvan Clark & Sons[2] de 6 coloj (15 cm) datiĝita de 1897 sub sia ĉefa kupolo kaj aliajn plurajn teleskopojn inter 3,5 kaj 12,5 coloj (inter 8,89 kaj 32 cm) de aperturo.
Publikaj seancoj de observado okazas ĉiuj ĵaŭdoj de la 20-a ĝis la 22-a kiam la Universitato estas en sesio, tie estas mezo de aŭgusto ĝis mezo de decembro kaj mezo de januaro ĝis mezo de majo.
Nomo redakti
La Observatorio estis nomita en honoro de la instrumenta inĝeniero Francis Merritt Cordell (1932 – 2019)[3][4] kiu restaǔris la refraktoron Alvan Clark & Sons de 1897 kaj gvidis la renovigon de ties kupolo ; kaj de la astronomo Philip Jack Lorenz (1924 – 2002)[5], kiu reenkondukis kursojn de astronomio en la Universitato de la Sudo kaj establis la programon de publika observado.
En memoro de ĉi ambaǔ homoj estis nomita ankaŭ la asteroido 92685 Cordellorenz.[6]
Malkovritaj asteroidoj redakti
Minor Planet Center kreditas senpere al la Observatorio Cordell-Lorenz la malkovron de 28 asteroidoj inter 2003 kaj 2008.[7]
Notoj kaj referencoj redakti
- ↑ Kodoj de la Observatorioj (Minor Planet Center)
- ↑ Alvan Clark & Sons, usonaj konstruistoj de teleskopoj, el "CCD Astrofotografio" de Pedro Ré (angle)
- ↑ Francis Merritt Cordell, inĝniero pri instrumentoj, konsilisto, el Prabook (angle)
- ↑ Francis Cordell : nekrologo, el Chattanooga Times Free Press (angle)
- ↑ Philip Jack Lorenz, el Find A Grave (angle)
- ↑ JPL Small-Body Database Browser 92685 Cordellorenz (2000 QD71) (angle)
- ↑ MPC alfabeta listo de asteroidaj malkovrintoj (angle)
Eksteraj ligiloj redakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cordell–Lorenz Observatory en la angla Vikipedio.