Observatorio de Ondřejov

astronomia observatorio en Ĉeĥio
(Alidirektita el Observatorio Ondřejov)

La Observatorio de Ondřejov (ĉeĥe Ondřejovská hvězdárna) estas la ĉefa astronomia observatorio de la Ĉeĥa Akademio de Sciencoj. Ĝi estas proksime de la vilaĝo Ondřejov en distrikto Prago-oriento, 35 km sud-oriente de Prago. Ĝia IAU-kodo estas 557.

Observatorio de Ondřejov
Observatorio
La historia kupolo de la observatorio
Oficiala nomo: Ondřejovská hvězdárna
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Prago-oriento
Municipo Ondřejov
Supermara alteco 500 m s. m.
Koordinatoj 49° 54′ 55″ N 14° 46′ 52″ O / 49.91528 °N, 14.78111 °O / 49.91528; 14.78111 (mapo)
Estiĝo 1898
Situo de la observatorio en Ĉeĥio
Situo de la observatorio en Ĉeĥio
Situo de la observatorio en Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Ondřejov Observatory
Retpaĝo: www.asu.cas.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La observatorio estis konstruita en 1898 fare de la amatora astronomo Josef Jan Frič, la konstruaĵoj estis planitaj de la arkitekturisto Josef Fanta. Ĝi estis donacita al la ĉeĥoslovaka ŝtato la 28-an de oktobro 1928, okaze de la 10-a datreveno de la sendependeco de la unua respubliko de Ĉeĥoslovakio. La observatorio estis mastrumita de la Universitato de Karolo ĝis la kreado de la Ĉeĥa Akademio de Sciencoj en 1953. De tiam, ĝi operacias en la kadro de sia Instituto de Astronomio en kunlaboro kun aliaj ĉeĥaj observatorioj.

En 1967 estis tie instalita teleskopo de 2 metroj, kiu estas plej granda teleskopo en Ĉeĥio.

Elde la Observatorio de Ondřejov estis malkovritaj multenombraj asteroidoj ; inter freŝdataj laboroj de la astronomoj de Ondřejov estas la studo de la trajektorio kaj de la deveno de la meteoro de Ĉelabinsk.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti