Observatorio Starkenburg

(Alidirektita el Observatorio de Starkenburg)

La Observatorio Starkenburg estas observatorio por amatoraj astronomoj en Germanio proksime de Heppenheim, regiono Bergstraße en suda Hesio. Ĝia MPC kodo estas 611[1]. Tie estas faritaj observadoj de amatora astronomio kaj publikaj agadoj de eduko pri sciencoj.

Observatorio Starkenburg
Observatorio
Oficiala nomo:
Starkenburg-Sternwarte
Lando Germanio Germanio
Municipo Heppenheim
Supermara alteco 256 m s. m.
Koordinatoj 49° 38′ 48″ N 8° 39′ 7″ O / 49.64667 °N, 8.65194 °O / 49.64667; 8.65194 (mapo)
Situo de la observatorio en Germanio
Situo de la observatorio en Germanio
Situo de la observatorio en Germanio
Vikimedia Komunejo: Starkenburg Observatory
Retpaĝo: http://www.starkenburg-sternwarte.de/

Historio redakti

Ĝi estis konstruita pro iniciato de Alfred Sturm kaj Martin Geffert kiuj establis la Observatorion de Starkenburg en 1970, la konstruado komencis ĉe la piedo la burgo Starkenburg.

En 1973, la asocio "Astronomia Laborgrupo en la Kultura Rondo Heppenheim" ​​(„Astronomischer Arbeitskreis im Kulturkreis Heppenheim e. V.“) estis kreita kaj la „Starkenburg-Sternwarte e. V.“ estis transdonita en 1991 al la asocio.

Instrumentoj kaj esploroj redakti

 
kupolo de la observatorio

En la observatorio estas:

Tiu-ĉi lasta instrumento, sub kupolo de 5 m de diametro, estas ekipita per CCD-aj lumkaptiloj. Per ĝi la observatorio partoprenis de 1995 je la observo kaj serĉo de asteroidoj: 44 asteroidoj estis elde tie malkovritaj.[2] La unua asteroido tie malkovrita, la 1-a de aprilo 1997 estis nomita 14080 Heppenheim.[3]

 
kupolo de la radioobservatorio

Ekde 1977 la Observatorio de Starkenburg ankaŭ plenumas radioastronomiajn observojn. Por tiu celo, la observatorio lastatempe ekipiĝis per radioteleskopo en aparta konstruaĵo.[4]

Eventoj redakti

Per multenombraj publikaj eventoj kaj prelegoj, la anoj de la Observatorio de de Starkenburg kontribuas al la eduko pri astronomio de la loĝantaro. Kiam la vetero estas klara, la publiko povas ĉiuj vendredoj observi la ĉielon per la observatoriaj instrumentoj.

La Kongreso de Eŭropa Radioastronomio kunvenis tie en 1997[5] kaj 2003.[6]

La asteroido 6864 Starkenburg[7] estis nomita en honoro de la observatorio.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti