Libelo

(Alidirektita el Odonata)

Libeloj oni nomas la flugantajn insektojn de la kelkaj 5 000 specioj de la ordo odonatoj (Odonata).
Jam en paleozoiko flugadis super marĉejoj pralibeloj de genroj Meganeura, Isophlebia, Tarsophlebia, Orthophlebia, Protolindenia kaj aliaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Libelo
Orthetrum cancellatum
Orthetrum cancellatum
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Libeloj Odonata
Fabricius, 1793
Subordoj

Epiprocta,
inkluzive infraordon Anisoptera
Zigopteroj Zygoptera

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Korpo de libelo konsistas el kapo, torako kaj postaĵeto. La kapo de libelo havas du grandajn, okulfrapajn okulojn, du malgrandajn antenojn kaj mordan buŝan aparaton. La okuloj konsistas el multaj unupartaj okuletoj.

La torako de libelo konsistas el tri segmentoj. El ĉiu segmento elkreskas unu paro de gamboj. La libelo havas du parojn de flugiloj, kiuj elkreskas el la dua kaj la tria torakaj segmentoj. Tiuj du torakaj segmentoj estas kunkreskintaj. Ili tial formas tiel nomatan simtorakon. La simtorako staras rilate al la unua segmento oblikve. Tian pozicion de torakaj segmentoj oni trovas ĉe neniuj aliaj insektoj. Oblikva pozicio de simtorako kaŭzas, ke la flugiloj kompare al aliaj insektoj ne estas rekte super la gamboj.

Laŭ formoj de la flugiloj oni distingas tri subordojn de libeloj.

  • Libeloj de subordo Zygoptera havas proksimume egalajn formojn de antaŭaj kaj malantaŭaj flugiloj.
  • Libeloj de subordo Anisoptera havas malantaŭajn flugilojn pli larĝajn ol la antaŭaj flugiloj.
  • En Azio vivas nur du raraj specioj de libeloj de familio Epiophlebiidae, membroj de relikta subordo Anisozygoptera. La subordo Anisozygoptera, kiu devenas el mezozoiko, havas karakterizaĵojn de subordoj Anisoptera kaj Zygoptera.

Laŭ tipo de flugado la libeloj apartenas al malnova grupo Paleoptera. Tio signifas, ke ĉiu flugilo de libelo povas labori aŭtonome, kontraste al grupo Neoptera (ekzemple muŝoj, kuloj, papilioj kaj skaraboj), kie flugiloj laboras kune, en paroj.

La postaĵeto de libelo havas dek unu segmentojn. La dua kaj la tria segmentoj de postaĵeto de virseksulo portas falsajn seksajn organojn. Ekstremo de postaĵeto de virseksulo, la dek-unua segmento, portas eksterajn generilojn, preniletajn kopulaciajn organojn.

Libeloj flugas tre bone. Ili kapablas ne nur resti en aero en unu loko, sed eĉ flugi malantaŭen.

Libeloj estas rabaj insektoj kun neperfekta tipo de evoluo. Tio signifas, ke ili ne havas stadion de ĥrizalido. Evolua ciklo de libeloj konsistas el nur tri stadioj: ovetoj, larvoj kaj imaginoj.

En akvo el ovetoj de libeloj elkoviĝas larvoj. Ili estas rabaj. Plej baldaŭ ili kaptas kaj voras planktonon, ekzemple malgrandajn akvajn krustaceojn kladocerojn, sed grandaj larvoj kapablas kapti larvojn de akvaj insektoj, ekzemple larvojn de kuloj, sed ankaŭ ranidojn kaj eĉ fiŝetojn. Grandaj larvoj estas kanibaloj, ĉar ili voras eĉ malgrandajn larvojn de libeloj. La larvoj havas tri parojn de gamboj. Ili spiras per rektumaj traĥeaj branĥoj. Kelkaj larvoj vivas inter akvaj plantoj, aliaj estas enfositaj en ŝlimo.

La larvo de libelo predon ne sekvas. Ĝi havas specialan kaptan organon, konvertitan malsupran lipon. La lipo kovras buŝon de larvo kiel masko. Se predo proksimiĝas al larvo, la lipo kaptas ĝin kiel mano kaj donas ĝin kiel brako al la buŝo.

La larvo havas protektajn kaj defendajn ekipaĵon. Ĝi estas pasive protektata per mimikroj. Ĝin ofte surkreskas akvaj algoj. Korpo de larvo havas ankaŭ dornojn, kiuj estas kapablaj ekzemple dolore piki buŝon de fiŝo. Se larvo estas endanĝerigata, ĝi povas abrupte ŝpruci akvon el rektumo kaj moviĝi rapide kiel raketo.

Evoluo de libeloj estas longa kaj daŭras eĉ kvin jarojn. La libeloj povas havi eĉ dek kvin larvajn stadiojn. Lasta stadio senhaŭtiĝas sur firma tero. El larva haŭto elrampas blanka, nova imagino de libelo. Post kelkaj horoj ĝi kapablas flugi kaj predi pli malgrandajn flugantajn insektojn. Ankaŭ imaginoj de libeloj estas kanibaloj. Grandaj libeloj voras malgrandajn libelojn.

Sekse maturaj libeloj povas kopuli. Virseksulo antaŭ kopulado devas meti siajn seksajn ĉelojn en falsajn seksajn organojn, kiuj estas sur la dua kaj tria segmentoj de postaĵeto. Se virseksulo trovas inon, li kaptas ŝin per preniletoj inter ŝiaj kapo kaj torako. Libeloj tiel kreas kopulacian ĉeneton, tiel nomatan tandemon. La unua libelo de tandemo estas virseksulo, la dua estas ino. La ino arkigas ŝian postaĵeton, ke ĝi atingu falsajn seksajn organojn de virseksulo, kaj ensorbis virseksajn ĉelojn.

Gravedigitaj inoj metas ovetojn laŭ diversaj manieroj. Inoj de kelkaj specioj de libeloj metas ovetojn simple en akvon aŭ ŝlimon. Aliaj libeloj metas ovetojn en akvajn plantojn. Kelkaj inoj malsupreniras antaŭ metado de ovetoj eĉ sub akvon. Dum la metado ili spiras per aerovezikoj sur siaj torakoj.

Libeloj estas ankaŭ intergastigantoj de parazitoj, precipe parazitaj vermoj. Trematodoj de genro Prosthogonimus el familio Plagiorchidae, parazitas en birdoj. La trematodoj estas malgrandaj vermoj, kiuj kaŭzas inflamojn de ovoduktoj. Afekciitaj malsanaj birdoj, gastigantoj de trematodoj, metas ovojn sen ŝeloj, ĉar ovodukto estas afekciita per inflamo kaj ne povas krei ŝelon. Ovo sen ŝelo estas unu simptomo de malsano kaŭzata de trematodo. Adoltaj trematodoj metas ovetojn en ovoduktoj. La ovetoj de trematodoj trairas per kloako kaj kun fekaĵoj de afekciita birdo ili venas en akvon. Elkoviĝintaj larvoj de trematodoj evoluas en la unua intergastiganto, akva heliko de genro Bythinia. Poste la larvoj ŝanĝas siajn formojn kaj ankaŭ intergastiganton. La dua intergastiganto estas larvo de libelo. La larvoj de trematodo enkistiĝas en intesto de larvo de libelo. Akvaj birdoj, ekzemple anasoj, povas infektiĝi, se ili voras larvojn de libeloj vivantajn en akvo. Aliaj birdoj, ekzemple kokinoj, povas infektiĝi, se ili kaptas imaginojn de libeloj. Prevento de malsano estas simpla: eviti okazojn, kiam kortbirdoj povas kapti larvojn aŭ imaginojn de libeloj. Kortbirdoj kaptas libelojn precipe matene, ĉar la libeloj matene estas rigidaj.

La libeloj havas en naturo multajn malamikoj. Ili havas proprajn insektajn parazitojn, ekzemple mikrosporidiojn. Larvoj de libeloj estas nutraĵo de fiŝoj. Ankaŭ adoltaj libeloj estas nutraĵo de multaj bestoj, ekzemple araneoj, vespoj, krabroj, fiŝoj, amfibioj, reptilioj, birdoj kaj mambestoj. Ili estas endaĝerigataj per poluado de vivmedio.

Grandaj larvoj de libeloj povas kapti fiŝetojn, sed multaj larvoj de libeloj kaptas larvojn kaj ĥrizalidojn de kuloj. Imaginoj de libeloj kaptas imaginojn de kuloj. Tial libeloj estas tre utilaj bestoj. Tio estas grava precipe en subtropikaj kaj tropikaj landoj, kie kuloj evoluas en rizkampoj kaj kaŭzas grandajn sanitarajn problemojn, ekzemple per transdono de malario, elefantiazo kaj flava febro.

Libeloj estas ankaŭ gravaj indikiloj de pureco de vivmedio. Ili ne evoluas en poluitaj akvoj. Evoluo de libeloj dependas de planktono, akvaj plantoj kaj kvalito de akvo. Precipe specioj de libeloj, kiuj evoluas en akvo de torfejoj, en Ĉeĥa Respubliko ekzemple Aeshna subarctica, estas tre raraj.

Kelkaj libeloj, en Eŭropo ekzemple Libellula depresa, L. quadrimaculata kaj Sympetrum meridionale, povas migri en grandaj flugantaj svarmoj de imaginoj.

En la mondo estas ĉirkaŭ 5500 konataj specioj de libeloj. En Eŭropo troviĝas ĉirkaŭ 100 specioj kaj en teritorio de Ĉeĥa Republiko ĉirkaŭ 80 specioj de libeloj.

Familioj de odonatoj:

subordo: anisoptera

  • Aeshnidae Noblaj libeloj
    • Aeschna grandis granda blua libelo
    • Anax imperator imperiestra libelo
    • Brachytron pratense herbeja libelo
    • Platycypha caligata ruĝabrusta libelo
  • Austropetaliidae
  • Cordulegastridae
  • Corduliidae
  • Gomphidae
  • LibellulidaeLibeledoj, Ŝvebo-libeloj
    • Libellula quadrimaculata kvarmakula ŝvebo-libelo
    • Libellula depressa plataventra ŝvebo-libelo
    • Sympetrum sanguineum sango-ruĝa eriko-libelo
    • Sympetrum danae nigra eriko-libelo
  • Neopetaliidae
  • Petaluridae
    • Petalura gigantea Aŭstralia giganta libelo

subordo: zygoptera

  • Amphipterygidae
  • Calopterygidae
  • Coenagrionidae
  • Dicteriadidae
  • Lestidae
  • Megapodagrionidae
  • Perilestidae
  • Platystictidae
  • Polythoridae
  • Protoneuridae
  • Pseudostigmatidae
  • Synlestidae



Libroj redakti

Eksteraj ligiloj redakti