Omar Muĥtar

Libia gerilano

Omar Muĥtar (arabe عمر المختار, ʿUmar al-Muĥtār; naskiĝis en 1862 – mortis la 16-an de septembro 1931 en Bengazi, Libio) estis libia koran-instruisto, kiu batalis kontraŭ la italaj koloniaj regantoj, por sendependiĝo de sia lando. La nomo „Muĥtar” signifas „la Elektita“ kaj aludas je elektita vilaĝa gvidanto.

Omar Muĥtar
Persona informo
عمر المختار
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1858 (1858-08-20)
en Cyrenaica
Morto 16-an de septembro 1931 (1931-09-16) (73-jaraĝa)
en Libio
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pendumo vd
Tombo Suluq vd
Religio sunaismo vd
Ŝtataneco Libio vd
Subskribo Omar Muĥtar
Infanoj 1
Profesio
Okupo rezistobatalanto • partizano vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Itala okupacio redakti

Post kiam Italio en 1911 venkis en la itala-turka milito super la ĝistiama turka kolonia potenco, la bordoj de Tripolio kaj Cirenaiko iĝis okupitaj. Omar al-Muĥtar organizis kontraŭstaron de la Sanusio kaj gvidis fortan gerilan militon kontraŭ la okupaciantoj. En la montara regiono de al-Ĝabal al-Aĥdar en Cirenaiko, li partoprenis en pli ol 260 bataloj kontraŭ la italaj trupoj.

Kaptiteco, ekzekutado redakti

 
Omar al-Muĥtar ĉenkatenita. Tiun foton portis Muamar Kadafi dum sia itala vizito, sur sia uniformo.

La italoj kaptis lin nur en 1931 kaj militista tribunalo juĝis lin je morto, la 15-an de septembro 1931 en Bengazi. Sekvan tagon okazis la publika ekzekutado. La libia kontraŭstaro daŭris ankaŭ post morto de Omar Muĥtar. La tuta lando venis sub kontrolon de la italaj koloniistoj nur post okupado de la Kufra-oazo, en 1935.

Memoro redakti

En Libio, Omar al-Muĥtar estas rigardata kiel nacia heroo. Lia figuro aperas sur la plej valora libia banknoto (10-a libia dinaro) kaj oni nomis stratojn pri li en multaj arabaj landoj.

Oni produktis en 1980 la filmon „Leono de la dezerto“ de Mustafa Akkad, kiu prezentis la vivon kaj la batalon de Omar al-Muĥtar. La rolon de Omar ludis Anthony Quinn.

Kiam Muamar Kadafi unuafoje vizitis Italion, la 10-an de junio 2009, li portis demonstre foton de kaptita Omar al-Muĥtar sur sia uniformo.