Ononido
Ononido estas genro de herboj aŭ arbustetoj, ofte glandharaj kaj/aŭ dornaj, kun trifolieraj folioj kaj kun panikloj, spikoj aŭ grapoloj el flavaj, rozkoloraj aŭ purpuraj, malofte blankaj floroj. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 75 speciojn el Eŭropo, Kanarioj, Mediteranea regiono, Etiopio kaj Irano.
Ononido | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ononis rotundifolia
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Species
| ||||||||||||||
Vidu tekston. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
En plantkuracado oni uzas onononidon kontraŭ vezik- kaj renmalsanoj, kaj hidropso.
La efikaj substancoj estas esencaj oleoj, flavonoid-glikozidoj kaj taninoj.
Kelkaj specioj
redakti- Ononis cristata Mill. Kresta ononido
- Ononis fruticosa L. Arbusta ononido
- Ononis repens L. Rampanta ononido
- Ononis rotundifolia L. Rondfolia ononido
- Ononis spinosa L. Dorna ononido
O. repens kaj O. spinosa estas ofte konsiderataj kiel membroj de sama specio, ekz. kun statuso de subspecioj. La taksonomia kaj nomenklatura situacio de tiu grupo plu estas diskutata.