Rampanta ononido
Rampanta ononido, latine Ononis repens, estas plurjara planto, pli malpli ligneca, 30 cm alta kun tre rezistaj tigoj laŭdire povantaj haltigi plugilon. Tiuj hirtaj tigoj ofte rampas kaj radikiĝas, foje havas kelkajn feblajn dornojn (ĉefe borde de la maro). Ĝi havas ovalajn foliojn ĉu simplajn ĉu trifolierajn kun akutaj dentoj ĉe la rando. La stipuloj foliformaj kaj dentaj duonĉirkaŭas la tigon. La floroj havas rozkoloran korolon, kies aloj proksimume egalas la karenon kroĉe kurban. La kaliko superas la guŝon.
Tiu ofta planto kreskas en sekaj herbejoj, ĉefe kalkaj kaj argilaj, en tuta Eŭropo kaj Azio. Ĝi floras de junio ĝis septembro. Ekzistas diversaj subspecioj, pri kiuj la aŭtoroj ankoraŭ ne akordiĝas.
Rampanta ononido | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Ononis repens L. | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Konserva statuso: Sekura
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||