Opatovská Nová Ves

Opatovská Nová Ves, hungare Apátújfalu estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Veľký Krtíš. Nova Ves kaj új falu signifas: nova vilaĝo.

Opatovská Nová Ves situas en la plej griza regiono

Situo redakti

La vilaĝo situas sub monto laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Veľký Krtíš troviĝas 20 km-ojn for.

Historio redakti

La vilaĝo naskiĝis en 1905 pro unuiĝo de la subaj 2 vilaĝoj. En 1910 loĝis tie 557 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Ipolynyék, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 635 da homoj, (445 hungaroj, 184 slovakoj).

Opatov redakti

Apát signifas abato. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1132. La kampoj longe apartenis al abatejo.

Nová Ves redakti

Új falu signifas: nova vilaĝo. La unua mencio pri la loko devenis el 1123 en formo Vyfalu. En 1347 Újfalu ricevis la rangon doganprena loko.

Vidindaĵoj redakti