Opera (metrostacio)

stacio de la metroo de Budapeŝto
Ĉi tiu artikolo temas pri metrostacio en Budapeŝto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Opera.

La Opera estas stacio de la M1 metrolinio en Budapeŝto. La stacio troviĝas sub la krusto de Avenuo Andrássy. La nomo venis de Budapeŝta Ŝtata Operejo, ĝuste tie haltas la metroo. La metrolinio apartenas al Monda heredaĵo, kiel parto de Avenuo Andrássy.

Opera
Sub la tabulo "Opera" estas benko en la perono
Sub la tabulo "Opera" estas benko en la perono
metrostacio • subtera stacio
Situo
Lando Hungario Hungario
Urbo Budapeŝto
Geografia situo 47° 30′ 8″ N, 19° 3′ 31″ O (mapo)47.502219.0586Koordinatoj: 47° 30′ 8″ N, 19° 3′ 31″ O (mapo)
Opera (Budapeŝto)
Opera (Budapeŝto)
DEC
Opera
Opera
Opera
Situo de Opera
Map
Opera
Ecoj
Tipo subkrusta
Kajoj 2 flankaj
Historio
Malfermo 1896
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Metroo de Budapeŝto
Trafikanto BKV
Linio
Antaŭa stacio Posta stacio
Bajcsy–Zsilinszky út Oktogon
vdr

Historio redakti

Tiu metrostacio estis konstruita en 1896 pro miljara datreveno de alveno de la hungaraj triboj al la Karpata baseno. Pli frue oni volis konstrui tramon, sed pro beleco de la avenuo la tramo "kaŝiĝis" sub la teron. La konstruado estis simpla: oni elfosis la teron, poste oni muntis la relojn sube kaj la elektran relon pli supre, oni faris la betonajn murojn, fine oni kovris la elfosaĵon. En la peronoj la muroj estas kovritaj per blankaj kaheloj. En tiu haltejo super la ŝtuparejoj oni ne konstruis po unu dometojn por esti pli plena panoramo al la Operejo. Post la ekfunkcio la oficiala nomo estis "subtera elektra fervojo". En 1941 plena Hungario ŝanĝis la trafikan direkton al la dekstra flanko, tamen la subtera tramo restis laŭ la maldekstra sistemo ĝis 1973. En 1970 ekfunkciis jam la vera metroo, tial ĉi tiu linio estis nomita jam metrolinio, ja ĝi trafikas sub la tero, pli precize sub la krusto. En 1973 kaj 1995 plenaj renovigaj laboroj okazis.

Kontaktoj redakti

La pasaĝeroj havas trafikajn kontaktojn al aŭtobusoj kaj troleoj. Estas alirebla la Operejo, krome kontraŭe situas palaco Dreschler, kie longe funkciis instituto baleta. Ankaŭ Nova Teatro (Budapeŝto) estas proksime.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti