Genro: Hieracio

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oranĝa hieracio
Hieracium aurantiacum
Hieracium aurantiacum
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Subklaso: Asteredoj Asteridae
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Hieracio Hieracium
Hieracium aurantiacum
L. 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Specioj:

  • Alpa hieracio (Hieracium alpinum) (vidu la suban foton)
  • Sabaŭdia hieracio (Hieracium sabaudum) (vidu la suban foton)
  • Oranĝa hieracio (Hieracium aurantiacum, sinonimo: Pilosella aurantiaca) estas staŭdo kiu apartenas al la familio de la asteracoj (Asteraceae). La planto troviĝas de nature en Eŭropo kaj ankaŭ kelkfoje en ornamĝardenoj.

La planto havas super- kaj subterajn (rizomo) stolonojn, pro kio ĝi povas formi densan radikaĵon. La planto fariĝas 30–60 cm alta kaj havas, kiel la nomo indikas, oranĝajn florojn de ĉ. 2 cm. La tigo kaj la folioj estas harkovritaj. Sur la spatelformaj folioj estas glandoharoj.

Tiu palearktisa planto floras en junio kaj julio.

La planto troviĝas inter herbo en sekaj ĝis humidetaj iom acidaj lokoj.

Harkovritaj tigoj kun floroj
Fruktoflokaĵo
Alpa hieracio (Hieracium alpinum)
Sabaŭdia hieracio (Hieracium sabaudum)

Eksteraj ligiloj redakti