Oranĝaventra eŭfonjo

La Oranĝaventra eŭfonjo (Euphonia xanthogaster) estas specio de birdo de la genro de Eŭfonjoj, kiuj nun estas konsiderata membro de la familio de Fringedoj, sed antaŭe de la Traŭpedoj. Tiu genro enhavas birdojn kiuj estas tipe metalece malhelbluaj supre kaj brilflavaj sube. Kelkaj havas helbluajn makulojn kape aŭ oranĝecajn subajn partojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oranĝaventra eŭfonjo
Oranĝaventra eŭfonjo, masklo
Oranĝaventra eŭfonjo, masklo
Oranĝaventra eŭfonjo, ino
Oranĝaventra eŭfonjo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Euphonia
Specio: E. xanthogaster
Euphonia xanthogaster
(Sundevall, 1834)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Gujano, Panamo, Peruo kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, arbarbordoj, duaranga vegetaĵaro kaj montararbaroj.

Estas specio kun tre markata seksa duformismo. La masklo habas blunigrecajn kapon kaj suprajn partojn kaj tre flavajn subajn partojn (kio nomigas la specion per scienca nomo), kiel ĉe aliaj eufonjoj, sed pli precize la kapo estas blunigreca kun purpura nuanco kaj tre markata kaj etenda (elfrunte ĝisokule malkiel ĉe aliaj eŭfonjoj) flava krono. La flugiloj kaj ĉefe la ŝultroj estas pli malhelbluaj. La ino estas olivverdeca supre kun simila flavececa fruntomakulo nek tiom markata nek tiom etenda kiom ĉe la masklo; la subaj partoj el helgrizaj al blankecaj krom pli olivflavecaj flankoj.

La latina scienca nomo xanthogaster estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka kiuj signifas respketive “flava” (ksanzo´s) kaj “ventro” (gaster), pro kio plej taŭga nomo estus ties traduko kiel Flavaventra eŭfonjo, sed multaj lingvoj uzas komunajn nomojn similajn al elektita esperante, ĉar fakte estas iome da oranĝeca nuanco en subaj partoj, kvankam pli en ventro ol en brusto. Fakte la masklo de tiu specio estas tre simila al masklo de la Purpurgorĝa eŭfonjo, E. chlorotica, sed tiu estas pli granda kaj flava koloro estas pli oranĝa. Ĝi havas ankaŭ diferencan voĉon.

Estas almenaŭ tri agnoskataj subspecioj. La nomiga Euphonia xanthogaster xanthogaster loĝas ekzemple en Brazilo. La Euphonia xanthogaster exsul loĝas ekzemple en Venezuelo kaj havas anstataŭ flavan kronon brikruĝecan fruntomakulon similan al tiu de la pli norda Ruĝeckrona eŭfonjo, dum ankaŭ ties ino havas similan markon ne tiom markatan. La Euphonia xanthogaster quitensis loĝas ekzemple en Ekvadoro, kies ĉefurbo aperas en la latina scienca nomo.

Estas fakte tri separataj populacioj de la specio. Unu en pacifikaj marbordaj regionoj de Kolombio kaj Ekvadoro kaj iomete en nordokcidenta perua Tumbesio. Dua aliflanke de Andoj en nordokcidenta Venezuelo, en Kolombio ambaŭflanke de la rivero Magdalena kaj en suda Kolombio, suda Venezuelo kaj centra Gujano, Perua Amazonio kaj okcidenta Amazonio, sed ne ĉe la rivero Amazono, kaj en nordokcidenta Bolivio. Tria populacio loĝas en tre aparta teritorio de orienta Brazilo el suda Bahia al Rio de Ĵanejro.

La Nigragorĝa eŭfonjo ("Euphonia vittata") estas nune konsiderata hibrido inter la Oranĝaventra eŭfonjo kaj la Brunventra eŭfonjo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti