La Orbeka pigo (Urocissa flavirostris) estas specio de birdo de la familio de korvoj kaj pigoj aŭ Korvedoj. Ĝi estas ĉirkaŭ samgranda kiel la Eŭropa pigo sed havas multe pli longan voston. Ĝi estas nomata ankaŭ Flavbeka pigo, sed tio estas konfuza kun samnoma specio nome Flavbeka pigo, Pica nuttalli.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orbeka pigo
Orbeka pigo en Barato
Orbeka pigo en Barato

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Urocissa
Specio: U. flavirostris
Urocissa flavirostris
(Blyth, 1846)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Temas pri mezgranda birdo 61 al 66 cm longa kaj 132 al 180 gr peza. Kiel plej parto de la specioj de la genro, tiu specio montras nigran kapon kaj bluecan korpon; fakte ĝi estas tre simila al la parenca Ruĝbeka pigo, tio estas nigraj kapo, kolo kaj supra brusto kun blankeca aŭ helblua makulo en malantaŭa kolo, ne tiom markita, helgrizecaj aŭ palaj subaj partoj, grizbluecaj supraj partoj kun kelkaj blankaj markoj en flugiloj (subflugiloj estas grizaj) kaj ĉefe en la vosto (nigrablankaj en la eksteraj vostoplumoj) kiel larĝa blanka vostofino de la du centraj longegaj vostopumoj, dum la suba vosto montras nigrajn kaj blankajn markojn.

La distinga karaktero estas ke tiu specio havas flavajn bekon, gambojn kaj piedojn anstataŭ ruĝajn kiel la tri parencaj specioj nome Formosa blua pigo, Urocissa caerulea, Ruĝbeka pigo, Urocissa erythrorhyncha, kaj Srilanka blua pigo, Urocissa ornata, dum la resta specio en la genro nome Blankflugila pigo, Urocissa whiteheadi havas similajn flavajn senplumajn partojn. La ĉirkaŭokula ringo povas esti flava, sed ankaŭ al bruna. La specio estas ankaŭ iom pli malgranda ol la Ruĝbeka pigo.

Ambaŭ seksoj estas similaj; junuloj kun iom pli senkoloraj markoj.

La flava beko nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la scienca nomo U. flavirostris kie la radikoj "flava" signifas same kiel en Esperanto kaj "rostris" estas "beko".

Subspecioj redakti

Oni agnoskas kutime ĝis 4 subspeciojn: U.f. cucullata, el Pakistano ĝis centra Nepalo, kun pli blankaj subaj partoj kaj pli bluaj supraj partoj. U.f. flavirostris, la nomiga raso kiu loĝas el centra Nepalo ĝis norda Birmo. U.f. schaferi, en la montetoj de Birmo, pli malgranda. U.f. robini, el nordokcidenta Tonkino kaj Vjetnamo, kun verda nuanco supre kaj flava nuanco sube.

Voĉo redakti

Estas varia kiel ĉe la Ruĝbeka pigo, kun raŭkaj malmuzikaj alvokoj, fajfadoj kaj imitadoj de krioj de aliaj specioj.

Habitato redakti

Montetaj arbaroj de kverkoj, kaŝtanarboj, pinoj kaj rododendroj kaj aliaj arbustoj, sed ankaŭ plantejoj de teo en kultivitaj deklivoj. Ili reproduktiĝas el 1600 al 2700 m super marnivelo, sed vintre malsupreniras. Escepte ili estas ĝis nur 1000 m aŭ tiom alte kiom ĝis 3700 m. Temas pri endemio de Azio kaj Centrorienta kaj Sudorienta kie ege koincidas kun la Ruĝbeka pigo. La teritorio estas longa zono sude de Himalajo, el Hazara en Pakistano, Kaŝmiro, nordo de Himaĉal Pradeŝ, Nepalo kaj Butano, sudorienta Tibeto, nordorienta Barato, norda Birmo kaj Junano, krom nordokcidenta Tonkino kaj Vjetnamo.

Kutimaro redakti

Ili vivas solece, pare aŭ en malgrandaj aroj de ĝis dek individuoj kiuj serĉas manĝon en arboj aŭ surgrunde, kie ili levas la voston kvazaŭ por ne malpurigi siajn plumojn. En arboj ili saltetas lerte el branĉo al branĉo kvazaŭ sciuroj. Ili flugas super arboj malalte unu post alia. Ĝenerale ili estas timidaj kaj ne permesas homan alproksimigon, sed se ne estas ĝeno, ili povas fidi ĉe vilaĝetoj kaj aliaj homaj setlejoj de montetoj kie ili manĝas homajn restaĵojn.

Ili manĝas grandan varion de senvertebruloj, fruktoj kaj beroj, sed ankaŭ ranetojn, serpentojn, lacertojn, birdidojn kaj ovojn de aliaj specioj, ronĝulojn kaj kadavraĵojn.

Reproduktado redakti

La nesto estas konstruaĵo el bastonetoj, radiketoj kaj aliaj fibroj, lokita je 5 aŭ 6 m supergrunde inter la branĉaro. Ambaŭ gepatroj konstruas ĝin. La ino demetas 3 aŭ 4 kremoblankajn ovojn kun brunaj makuletoj koncentritaj je la pli larĝa parto de la ovo. La ino kavas kaj la masklo manĝigas ŝin kaj kunzorgas la idojn.

Referencoj redakti

Bildaro redakti