Orienta Vestfalio

orienta regiono de Nordrejn-Vestfalio

Orienta Vestfalio (germane Ostwestfalen [Pri tiu ĉi sono aŭskulti], en loka variaĵo de la platgermana Austwestfaolen) estas regiono en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Temas pri la orienta parto de la historia regno Vestfalio, kiu inter la jaroj 1815 kaj 1947 kadre de la reĝlando Prusio estis la administra distriktaro Regierungsbezirk Minden: la areo ampleksas plurajn historiajn teritoriojn, nome la princlandon Fürstentum Minden, la graflandon Grafschaft Ravensberg, la eklezian fondaĵon Hochstift Paderborn, la distrikton Amt Reckenberg, la graflandon Grafschaft Rietberg kaj la etan regnon Herrschaft Rheda. La regiono nun konsistigas proksimume kvar kvinonojn de la distriktaro Detmoldo respektive de la regiono Ostwestfalen-Lippe, kiu krom Orientan Vestfalion ankaŭ ampleksas la eksan regnon Lippe. Nun la regiono konsistas el la eksterdistrikta urbo Bielefeld kaj el 53 pliaj komunumoj en 5 administraj distriktoj:

Orienta Vestfalio
regiono [+]

LandoGermanio
Federacia landoNordrejn-Vestfalio
- koordinatoj52° 1′ 0″ N, 8° 31′ 0″ O (mapo)52.01678.51667Koordinatoj: 52° 1′ 0″ N, 8° 31′ 0″ O (mapo)

Areo5 273,62 km² (527 362 ha)

Loĝantaro2 025 000 (2012)
Denseco383,99 loĝ./km²

Orienta Vestfalio (Tero)
Orienta Vestfalio (Tero)

Orienta Vestfalio (Tero)
Orienta Vestfalio (Tero)
Orienta Vestfalio en la distriktaro Detmold kaj en Nordrejn-Vestfalio

Orienta Vestfalio (Nordrejn-Vestfalio)
Orienta Vestfalio (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Orienta Vestfalio
Orienta Vestfalio

Map
Orienta Vestfalio
vdr