Orientafrika Federacio

proponita federacia ŝtato el la landoj en orienta Afriko

La Orientafrika Federacio (svahile: Shirikisho la Afrika Mashariki) estas proponata politika unuiĝo de la ses suverenaj ŝtatoj de la Orientafrika KomunumoBurundo, Kenjo, Ruando, Sud-Sudano, Tanzanio kaj Ugando – kiu fariĝus ununura federacia suverena ŝtato.[1] En septembro 2018, komitato formiĝis por komenci la kreadon de regiona konstitucio.[2] Konstitucio por la federacio devus esti skribata antaŭ 2021, kaj la federacio devus realiĝi antaŭ 2023.[3]

Orientafrika Federacio
svahile Shirikisho la Afrika Mashariki, angle East African Federation
lando
Flago
Moto: "One People One Destiny"
(Unu Popolo Unu Destino)
Parto de Afriko
Urbo Daresalamo
Ĉefurbo Aruŝo (proponata)
Areo 2 467 202 km² (246 720 200 ha)
Loĝantaro 178 978 883 (2018)
Denseco 68,4 loĝ./km²
Monunuo Orientafrika ŝilingo
Lingvo svahila, angla

Aspektoj redakti

Kun 2 467 202 km², la Orientafrika Federacio estus la plej granda nacio en Afriko kaj la 10a plej granda en la mondo. Kun loĝantaro de 178 978 883 en 2018, ĝi estus ankaŭ la dua plej multhoma nacio en Afriko (post Niĝerio) kaj la oka plej multhoma nacio en la mondo. Ĝia loĝantaro estus pli granda ol Rusio, Japanio kaj Meksiko. La svahila estus la interlingvo kaj la angla estus la dua oficiala lingvo. Daresalamo estus la plej multhoma urbo en la federacio. La proponata ĉefurbo estas Aruŝo, urbo en Tanzanio apud la Kenja landlimo, kiu estas la nuna sidejo de la Orientafrika Komunumo.[1]

La proponata monunuo estus la orientafrika ŝilingo, kiu laŭ raporto publikigita en 2013 devus fariĝi la komuna monunuo de kvin el la ses membrolandoj antaŭ 2023.[4] La MEP estus ĉirkaŭ 472,238 miliardoj da usonaj dolaroj, la kvina plej granda en Afriko kaj la 43a plej granda en la mondo.

Historio redakti

1960-jardeka propono redakti

 
Orientafrika Federacio kiel proponita en la 1960-aj jaroj

En la frua 1960-aj jaroj, kiam la nacioj Kenjo, Tanganjiko, Ugando kaj Zanzibaro sendependiĝis el Britio, la politikaj estroj de la kvar nacioj interesiĝis pri la formado de federacio. Julius Nyerere eĉ proponis en 1960 malfruigi la baldaŭa sendependiĝo de Tanganjiko (planita por 1961); tiel ĉiuj la orientafrikaj teritorioj povus sendependiĝi kune kiel federacio.

En junio 1963, la Ĉefministro de Kenjo Jomo Kenyatta renkontis la Prezidenton de Tanganjiko Julius Nyerere kaj la Prezidento de Ugando Milton Obote en Najrobio. La tri homoj diskutis la eblecon kunmeti iliajn tri naciojn (kun Zanzibaro) por krei ununuran Ostafrikan Federacion, kaj deklaris ke tiu okazos antaŭ la jarfino. Poste, diskutoj pri la planado de tia unio komenciĝis.

Private, Kenyatta estis pli hezitema pri la propono kaj en 1964 la federacio ankoraŭ ne formiĝis.[5] En majo 1964, Kenyatta malakceptis parlamentan rezolucion kiu postulis pli rapidan kreadon de la federacio.[5] Li publike diris ke proponoj pri federacio ĉiam estis trompaĵo por plirapidi la Kenja sendependiĝo el Britio, sed Nyerere negis tiun aserton.[5] Samtempe, Obote deklaris sian malsubtenon de la Orientafrika Federacio kaj anstataŭe eksubtenis panafrika unuiĝo, parte pro enlanda politika premo, ĉar la duon-aŭtonoma reĝlando Bugando volis eniri la federacion kiel aparta subŝtato kaj ne kiel parto de Ugando.

En malfrua 1964, la kreado de pli granda federacio ŝajnis neebla, tamen Tanganjiko kaj Zanzibaro ja formis union en aprilo 1964, la nuna Tanzanio.

2010-jardeka propono, per la Orientafrika Komunumo redakti

La unuiĝo de la nuna Orientafrika Komunumo kiel federacio denove fariĝis diskutata afero, kun fruaj taksoj de formiĝo en 2013.[6] En 2010, la OAK kreis komunan merkaton por varoj, laboro kaj kapitalo en la regiono, kun la celo establi komunan monunuon antaŭ 2013 kaj plenan politikan federacion en 2015.[7]

La aniĝo de Sud-Sudano estis akceptita en marto 2016 kaj ĝi estas parto de la OAK ekde septembro 2016. Ĝi estus la sesa membro de la Orientafrika Federacio.[8] Ankoraŭ ne estas klare kiel la aniĝo de Sud-Sudano povus ŝanĝi la planojn pri la kreado de la federacio. Pro la infrastrukturaj problemoj kiuj persistas en la nova nacio post ke Prezidento Salva Kiir Mayardit ĉesis olekomercon kun Sudano, Sud-Sudano decidis investi por konstrui oleduktojn kiuj ĉirkaŭiras Sudano, kies oleduktojn ĝi uzis antaŭe. La novaj oleduktoj etendiĝos tra Etiopio ĝis la havenoj de Ĝibutio, kaj ankaŭ sudorienten tra Kenjo ĝis la marbordo.[9] Tiuj kunlaboraĵoj eble povas plialtigi la eblecon de la aniĝo de Sud-Sudano en la Orientafrikan Federacion.[10]

La 14-a de oktobro 2013, la estroj de Ugando, Kenjo, Ruando kaj Burundo kunvenis en Kampalo intencante krei konstitucion por la Orientafrika Federacio,[11] sed en decembro 2014, planoj por plena politika federacio estis malfruigita al almenaŭ la jaro 2016.[12]

En februaro 2016, Prezidento de Ugando Yoweri Museveni priskribis la union kiel “la plej grava celo kiun ni devus celi”.[13] En novembro 2016, la Konsilio de Ministroj de la OAK akordis pri la kreado de Ostafrika Konfederacio antaŭ ol la fina formiĝo de la Orientafrika Federacio.[14]

En septembro 2018, komitato de regionaj konstituciaj spertuloj estis formata por komenci la proceson skribi regionan konstitucion.[2] La komitato kunvenis por kvintaga konsulta renkontiĝo en Burundo de la 14-a al la 18-a januaro 2020, kie ili anoncis ke konfederacia konstitucio estos skribata antaŭ la fino de la jaro 2021. Post jaro de konsultadoj kaj aprobo de la proponota konstitucio en la ses OAK-ŝtatoj, la Orientafrika Konfederacio devus establiĝi antaŭ 2023. Planoj pri plena politika federacio estos diskutata detale en venontaj renkontiĝoj. [3][15]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Uganda Sunday Vision (2004-11-28): One president for EA by 2010. Sundayvision.co.ug (2004-11-28). Arkivita el la originalo je 31 oktobro 2012. Alirita 2012-07-15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-31. Alirita 2020-07-20.
  2. 2,0 2,1 Ready for a United States of East Africa?.
  3. 3,0 3,1 Havyarimana, Moses. Regional experts draft confederation constitution. The EastAfrican (18a de januaro 2020). Alirita 24a de februaro 2020.
  4. East African trade bloc approves monetary union deal (30 novembro 2013). Alirita 19 januaro 2018.
  5. 5,0 5,1 5,2 Arnold 1974, p. 174.
  6. The African Executive James Shikwati (2006-06-14) The Benefits of the East Africa Federation to the Youth. The African Executive. Africanexecutive.com. Arkivita el la originalo je 15 majo 2012. Alirita 2012-07-15. Arkivigite je 2012-05-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-15. Alirita 2020-07-20.
  7. FACTBOX: East African common market begins. Reuters (1 julio 2010). Arkivita el la originalo je 2020-08-12. Alirita 6 aprilo 2019. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-01-18. Alirita 2022-04-15.
  8. "South Sudan admitted into EAC", 2 marso 2016.
  9. South Sudan Oil Transit to Resume, Lamu Project will continue. GroundReport (2012-03-16). Arkivita el la originalo je 2012-06-05. Alirita 2012-07-15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-05. Alirita 2020-07-20.
  10. EAC prepares to admit South Sudan. theeastafrican.co.ke. Arkivita el la originalo je 2020-02-12. Alirita 24 julio 2016. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-02-01. Alirita 2020-07-20.
  11. Sudan Tribune. ST (2013-10-15) Uganda hosts meeting of experts to fast-track political federation of East Africa. SudanTribune.com. Arkivita el la originalo je 2013-10-22. Alirita 2013-10-20.
  12. East Africa: Further Delays for the EAC Political Federation (20 decembro 2014). Arkivita el la originalo je 2015-07-05. Alirita 4 majo 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-07-05. Alirita 2020-07-20.
  13. "Ahead of election, Museveni says he wants to build East African superstate #UgandaDecides".
  14. Ubwani, Zephania, "East Africa: Finally, East African Nations Agree to Disagree On Federation", The Citizen (Dar es Salaam), 2016-11-30. Kontrolita 2017-08-24.
  15. Havyarimana, Moses. Regional experts gather for federation law. The EastAfrican (11a de januaro 2020). Alirita 24a de februaro 2020.

Fontoj redakti

  • Arnold, Guy. (1974) Kenyatta and the Politics of Kenya. Londono: Dent. ISBN 0-460-07878-X.
  • Assensoh, A. B.. (1998) African Political Leadership: Jomo Kenyatta, Kwame Nkrumah, and Julius K. Nyerere. Malabar, Florida: Krieger Publishing Company. ISBN 9780894649110.
  • (1997) “The Politics of the Independence of Kenya”, Contemporary British History 11, p. 42–65. doi:10.1080/13619469708581458.