Orlické Záhoří
Orlické Záhoří (en traduko Orlica Postmontarejo) estas komuna nomo por vilaĝoj en Ĉeĥio situantaj en valoj de Divoká Orlice sur ĉeĥa-pola ŝtatlimo. Vivas ĉi tie 208 loĝantoj (2024).
Orlické Záhoří | |||
municipo | |||
Preĝejo de sankta Johano Baptisto
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Orlické Záhoří | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Hradec Králové | ||
Distrikto | Rychnov nad Kněžnou | ||
Administra municipo | Rokytnice v O. h. | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Orlica montaro | ||
Rivero | Divoká Orlice | ||
Situo | Orlické Záhoří | ||
- alteco | 680 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 17′ 04″ N 16° 27′ 08″ O / 50.28444 °N, 16.45222 °O (mapo) | ||
Areo | 29,14 km² (2 914 ha) | ||
Loĝantaro | 208 (2024) | ||
Denseco | 7,14 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1571 Kunštát | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 517 64 | ||
NUTS 3 | CZ052 | ||
NUTS 4 | CZ0524 | ||
NUTS 5 | CZ0524 576603 | ||
Katastraj teritorioj | 5 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 6 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Orlické Záhoří | |||
Retpaĝo: www.orlickezahori.eu | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Zdobnice, Deštné v Orlických horách, Říčky v Orlických horách, Bartošovice v Orlických horách, Liberk, Duszniki-Zdrój kaj Szczytna.
Partoj de la municipo
redaktiTrčkov
redaktiTrčkov (Trschkadorf) - limregionaj solejoj. Eksa vilaĝo de plejparte domistoj (lignohakistoj) estas menciata en 1790. En 1913 estas ĉi tie menciataj 527 germanoj, 1 ĉeĥo.
Danke al foresto kaj relativa forlasiteco en la ĉirkaŭaĵo konserviĝis kvanto de devenaj ekosistemoj.
Bedřichovka
redaktiBedřichovka (Friedrichswald) - devena montara vilaĝo estiĝis el loĝigo ĉirkaŭ vitrogisejo, kiun ĉi tie konstruis en 1614 vitrofabrikisto Johann Friedrich. Friedrichidoj estis fama kaj disbranĉigita vitrofarista familio, kiu havis siajn vitrogisejojn en Bohemio kaj en Silezio. Ĉirkaŭ la jaro 1700 tiama posedanto de vitrofarejo transportis produktadon de la vitro en maldekstrebordan vilaĝon Kaiserswalde (hodiaŭa pola Lasówka), kie la vitrofarejo kun eminentaj rezultoj laboris ĝis la jaro 1945.
Zelenka
redaktiZelenka (Grünborn) - fondita en 1613 fare de Benjamin z Vlkánova kiel domista vilaĝo, kies unuaj loĝantoj akiris vivtenaĵojn per laboro por la proksimaj vitrofarejoj, per laboro en arbaro kaj sur nefekundaj kampoj.
Jadrná
redaktiJadrná (Kerndorf) - unuafoje ĝi estas menciata en 1613, eĉ kiam ties estiĝon eblas verŝajne ŝovi ankoraŭ pli profunden en la pasintecon. Ĝi elkreskis en konekso kun longdistanca lignoflosado sur Orlice ĝis Elbo kaj plu al Kolín.
Kunštát
redaktiKunštát (Kronstadt) - vilaĝo, kies estiĝon oni metas proksimume en la jarojn 1590 - 1600 kaj ĝi estas kunigita kun agado de germanaj lignistoj. En valo de Divoká Orlice tio estis onidire la plej vigla loko. En tombejo staras malfrue baroka preĝejo de sankta Johano Baptisto el la jaroj 1754 - 1763, al kiu antaŭis preĝejo ligna, indikata jam en la jaro 1612.
Ankaŭ nuntempe Kunštát estas imaginara centrejo de la vilaĝoj kreantaj Orlické Záhoří-on. Estas ĉi tie krom aliaj poŝtoficejo kaj vendejo, tuj apude staras hotelo.
Černá Voda
redaktiČerná Voda (Schwarzwasser) - fondita ĉirkaŭ la jaro 1700 en konekso kun estiĝo de la vitrofarejo. La vitrogisejo etendiĝis sur okcidenta rando de la vilaĝo apud rojo ĉe eksa ĉasista kasteleto kaj ĝian agadon rememorigas arbaro portanta nomigon "Glashüttenwald". Danke al ties ekzistado ekkreskis nenur vilaĝo Schwarzwasser, sed ankaŭ najbara Nová Ves.
Memorindaĵoj
redakti- Linio de malpezaj kaj pezaj fortikaĵoj kun infanteriaj fuortoj R-S 90/I kaj R-S 90/II kaj artileria gvatturo R-S 91 konstruita enkadre de sistemo de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj pro defendo antaŭ Nazia Germanio.
Orlické Záhoří situas en PPR Orlica montaro. Sur teritorio de la municipo troviĝas pluraj et-areaj protektataj regionoj:
Pluaj fotoj
redakti-
Akva rezervujo
-
Eksa doganejo ĉe limo kun Pollando
-
Busto de imperiestro Jozefo la 2-a
-
Fajroestingista armilejo
-
Penziono Lesovna
-
Baza lernejo kaj infanĝardeno
-
Preĝejo de sankta Johano Baptisto
-
Monumento al viktimoj de la 1-a mondmilito