Orsolya Székely (vitroartisto)

Orsolya Székely [orŝoja sEkej], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Székely Orsolya Angéla estas hungara vitroartisto.

Orsolya Székely
Orsolya Székely (vitroartisto) en 2010
Orsolya Székely (vitroartisto) en 2010
Persona informo
vdr

Orsolya Székely[1] naskiĝis la 30-an de aprilo 1954 en Hódoscsépány (nun urboparto de Ózd).

Biografio redakti

Orsolya Székely maturiĝis en mezlernejo en Pécs en 1972, poste ŝi akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1979, post 2 jaroj ŝi akiris majstran diplomon. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis György Z. Gács, Márton Horváth kaj Zoltán Bohus. Post la diplomo ŝi specialiĝis pri lampoj. Inter 1981 kaj 1984 ŝi planadis en vitrouzino de Karcag, poste ŝi estis liberprofesiulo. Ŝi ricevis premion en 2021. Ŝi naskis 2 filojn.

Ŝia grupa ekspozicio redakti

  • Budapeŝto (2004)

Ŝiaj artaĵoj (elekto) redakti

  • lustroj, lampoj, aliaj vitraĵoj (1983–1990) - banka reto OTP, Budapeŝto
  • lampoj, vitraĵoj (1984–1985) - Teatro Csiky Gergely (Kaposvár)
  • lampoj, vitraĵoj (1991) - juĝejo en Balassagyarmat
  • lustroj, lampoj, vitra kovraĵo, aliaj vitraĵoj kaj metalaĵoj (1997–2000) - plej supera juĝejo (Budapeŝto)
  • lampoj, vitraĵoj, metalaĵoj (2002) - juĝejoj de Kecskemét kaj Gyula

Fontoj redakti

Referencoj redakti