Ortodoksa sinagogo de Makó

sinagogo en Makó, Hungario

La Ortodoksa sinagogo en urbo Makó estas pompa eklezia konstruaĵo.

Ortodoksa sinagogo de Makó
sinagogo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo romantikismo vd
Lando Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo
Geografia situo 46° 15′ 17″ N, 20° 31′ 17″ O (mapo)46.254642220.521458Koordinatoj: 46° 15′ 17″ N, 20° 31′ 17″ O (mapo)
Ortodoksa sinagogo de Makó (Hungario)
Ortodoksa sinagogo de Makó (Hungario)
DEC
Situo de Ortodoksa sinagogo de Makó
Map
Ortodoksa sinagogo de Makó
vdr

Historio

redakti

En Makó la ortodoksaj judoj memstariĝis en 1872 kaj ili konstruis propran sinagogon en 1895. Tiuj judoj havis ankaŭ la apudan domon, kiun ili profitis al diversaj celoj, sed ĝi estis ankaŭ preĝdomo vintre pro la hejta ebleco. Dum la 2-a mondmilito la judoj estis deportitaj, baldaŭe la sinagogo komencis kadukiĝi. La renovigo komenciĝis en 2000 kaj post 2 jaroj ĝi pretiĝis.

Konstruaĵo

redakti

La konstruaĵo havas unu navon. La fasado estas ŝtupara kaj havas 3 partojn. La eksteraj dimensioj estas 9,30×20 m. Estas ŝtuparo al la galerio por koruso. La sinagogo havas ankaŭ korton, kie estas videblaj memorparko kun memortabuloj de la martiroj. Interne sur la plafonon oraj steloj estis pentritaj, kiuj simbolizas la ĉielon. Sur la muro leonoj estas videblaj, kiuj tenas ŝtonajn tabulojn de Moseo.

Fontoj

redakti