Vechte

rivero en Nederlando
(Alidirektita el Overijsselsche Vecht)

La rivero Vechte laŭ germana nomo de la unua riveroparto, respektive Vecht (aŭ pli longe Overijsselse Vecht) laŭ nederlanda nomo de la dua riveroparto, estas rivero en la federaciaj landoj Nordrejn-Vestfalio kaj Malsupra Saksio de Germanio, kaj poste en la provinco Overiselo de Nederlando. Ĝi fontas en la komunumo Schöppingen de la Monastera Lando, trairas la regionon Graflando Bentheim kun la urbo Nordhorn, pasas la nederlandajn urbojn Hardenberg, Ommen kaj Dalfsen, kaj fine nordoriente de la urbo Zwolle kunfluas kun la akvovojo Zwarte Water, kiu dum la sekva 15-kilometra vojo en la lagon Zwarte Meer kaj de tie en la lagigitan golfon Ijsselmeer de la Norda Maro tenas tiun vojon, kvankam la rivero Vechte/Vecht signife pli grandas ol la rivereto Zwarte Water, do pli ĝustus diri ke la akvovojo Zwarte Water enfluas ĝin ol inverse.

Vechte
dua riveroparto

nederlande Overijsselse Vecht

la rivero ĉe la historia urbodomo de Ommen
rivero
Bazaj informoj
Situo Nordrejn-Vestfalio kaj Malsupra Saksio (Germanio), Overiselo (Nederlando)
Longeco 167 km sen fina akvovojo Zwarte Water, kun ĝi 182 km
Fluo
Fonto ĉe Schöppingen
- Alteco super marnivelo 104 m
- Koordinatoj 52° 1′ 8″ N, 7° 16′ 56″ O (mapo)52.0188888888897.2822222222222
Enfluejo en la lagon Zwarte Meer kaj de tie en la lagigitan golfon Ijsselmeer de la Norda Maro
- Alteco 0 m
- Koordinatoj 52° 33′ 47″ N, 6° 6′ 3″ O (mapo)52.5630555555566.1008333333333
Altecodiferenco 104 m
Geografio
Trairataj urboj vidu tekste
Alfluantoj
- Dekstraj vidu tekste
- Maldekstraj vidu tekste
Map
Vechte
dua riveroparto
vdr
la rivero ĉe Neuenhaus en Germanio
la rivero ĉe Hardenberg en Nederlando