Pál Rózsa (matematikisto)

Pál Rózsa [rOĵa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rózsa Pál estis hungara matematikisto, inĝeniero, profesoro.

Pál Rózsa [1][rompita ligilo] naskiĝis la 20-an de januaro 1925 en Budapeŝto. Li mortis la 10-an de majo 2011 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Pál Rózsa frekventis akiris diplomon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1949. Post siaj studoj li laboris en matematika instituto de Pezindustria Teknika Universitato de Miskolc, post jaro en la ministerio pri eduko, en la sekva jaro en matematika instituto. En 1956 li kandidatiĝis, post 4 jaroj li doktoriĝis el filozofio, en 1985 ankaŭ el matematiko. En 1966 li studvojaĝis al Okcidenta Germanio. En 1968 li estis nomumita universitata profesoro kaj katedrestro en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. Ekde la 1970-aj jaroj li instruis ankaŭ eksterlande (Universitato George Washington, Universitato de Kalgario, ktp). En 1995 li pensiuliĝis, tamen li instruis plu. Li multe okupiĝis pri matricoj. Li ricevis ĉeĥoslovakian kaj 7 hungarajn premiojn.

Libroj redakti

  • Lineáris algebra és alkalmazásai (1974, 1976, 1991)
  • Bevezetés a mátrixelméletbe

Fontoj redakti