Pál Rakodczay [rakodcai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rakodczay Pál estis hungara aktoro, teatrestro, instruisto.

Pál Rakodczay
Pentraĵo pri Pál Rakodczay
Pentraĵo pri Pál Rakodczay
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1856 (1856-01-15)
en Peŝto
Morto 6-an de junio 1921 (1921-06-06) (65-jaraĝa)
en Szentendre
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo aktoroverkistopedagogo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pál Rakodczay [1] naskiĝis la 15-an de januaro 1856 en Pest (urbo), li mortis la 6-an de junio 1921 en Szentendre.

Biografio redakti

Pál Rakodczay en 1876 estis rifuzita al Aktora Akademio, tial li komencis instrui. En 1887 li debutis, kiel amatora aktoro, poste li ofte ricevis rolojn. Post 2 jaroj en Debrecen li iĝis aktoro kaj reĝisoro. En 1890 li studvojaĝis al Germanio kaj Francio. En la sekva jaro li heredis, el la mono li establis teatran trupon, kun kiu li prezentis teatraĵojn (plej ofte de Ŝekspiro) en la tuta lando. En 1900 li malfondis la trupon kaj denove li komencis instrui, dume li kreis studojn pri la aktora vivo. Lia malforta voĉo ne permesis esti talenta aktoro.

Lia repertuaro redakti

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Színpadi tanulmányok (Scenejaj studoj), 1881)
  • A színészet a művészetek rendszerében (1896)
  • Dramaturgia (Pozono, 1902)
  • Egressy Gábor élete és kora (Vivo kaj erao de Gábor Egressy, 1911)
  • Rakodczay Pál válogatott írásai (Budapeŝto, 1961) - elektitaj kontribuoj

Elektita aktoraro de Rakodczay redakti

Fontoj redakti