Pál Rubányi [rubAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rubányi Pál estis hungara kuracisto, profesoro, kirurgo.

Pál Rubányi [1] naskiĝis la 20-an de julio 1904 en Budapeŝto. Li mortis la 25-an de decembro 1984 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Pál Rubányi devenis el juda familio. Li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1927, inter 1924 kaj 1928 li ekzercadis en la patologia instituto. En 1928 li eklaboris en la kirurgia kliniko. Dum la nazia erao li estis trudlaboristo en la tiutempa okupita Jugoslavio. En 1950 li estis nomumita privata profesoro, en la sekva jaro katedrestro en Universitato Semmelweis, inter 1963-1975 ankaŭ klinikestro. En 1952 li kandidatiĝis. Li estis ankaŭ institutestro ĝismorte. Inter 1969-1974 li estis vicrektoro. En 1975 li pensiuliĝis. Li ricevis diversajn premiojn aŭ memormedalojn, eĉ premion Kossuth en 1954.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Általános sebészet (Ĝenerala kirurgio), (1972) - studenta lernolibro

Fontoj redakti