Pál Schweitzer [ŝvejcer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schweitzer Pál estis hungardevena-usona inĝeniero, profesoro.

Pál Schweitzer [1] naskiĝis la 20-an de majo 1893 en Miskolc. Li mortis la 12-an de aprilo 1980 en Pensilvanio en State College.

Biografio redakti

Pál Schweitzer frekventis Reĝan Teknikan kaj Universitaton József ekde 1911, li akiris diplomon nur en 1917 pro la 1-a mondmilito. En 1920 li translokiĝis al Novjorko, kie li estis simpla laboristo. Post 2 jaroj li iĝis konstruktisto en Pontiac. En 1923 li ekinstruis en universitato de State College, post 2 jaroj li akiris pli altan instruan rangon. En la jaro 1929 li plulernis en Dresdeno, dum li faris disertaĵon. Reveninta li instruis plu en State College, kie en 1936 li estis nomumita ordinara profesoro. En 1952 li fondis kontoron por disvastigi liajn inventaĵojn. Li havis pli ol 30 patentojn, inter ili la plej signifa estis "Optimizer". En 1957 li pensiuliĝis, tamen li restis plu aktiva. Li prelegvojaĝis ankaŭ en Eŭropo, en Budapeŝto en 1964, post 3 jaroj ankaŭ en Miskolc. Li okupiĝis pri dizeloj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A Practical Way to Study Engine Performance (1923)
  • Spray Penetration (1938)
  • Scavenging of Two-Stroke Cycle Diesel Engines (1949) - ĉefverko atinginta mondfamon
  • Closed-Circuit Oil System for Turbojet and Turboprop Aircraft Engines, Aeronautical Engineering (1951)
  • Optimizing Control System, w. Coauthors (1966)

Fontoj redakti