Pál Sohár [ŝohAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sohár Pál estas hungara kemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2007).

Pál Sohár [1] naskiĝis la 10-an de junio 1936 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Pál Sohár frekventis teknikan universitaton en Budapeŝto inter 1955-1959. Post la diplomo li eklaboris en farmacia instituto, dume li doktoriĝis en la universitato en 1962. Li doktoriĝis antaŭ la akademio en 1973. Li akiris novan postenon en farmacia uzino en 1980, dume li ankaŭ instruis en Universitato de Budapeŝto ekde 1975 kiel titulara profesoro. En 1992 li estis nomita katedrestro. Li okupiĝas precipe pri spektroskopio. Li havas edzino]]n, kiu naskis 3 gefilojn. Li ricevis premion nomitan pri István Széchenyi.

Verkaro (elekto) redakti

  • IR spektroszkópia (1968)
  • NMR spektroszkópia I–II. (1976)
  • Szénrezonancia-spektroszkópia (1984)
  • Synthesis and Structure of Methanobenzocyclooctene Derivatives (1998)
  • Preparation and Structure of Di-Exo-Condensed Norbornane Heterocycles (2004)

Fontoj redakti