Pál Tóth-Szabó [tOt-sabO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Tóth-Szabó László Pál [lAslO] estis hungara historiisto, arkivisto, mezlerneja kaj universitata instruisto, pastro, premonstrata monaĥo.

Pál Tóth-Szabó
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1872 (1872-01-28)
en Hidvégardó
Morto 26-an de oktobro 1938 (1938-10-26) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo historiistoarkivisto
vdr

Pál Tóth-Szabó[1] naskiĝis la  28-an de januaro 1872(nun 1872-01-28) en Hidvégardó, li mortis la 26-an de oktobro 1938 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Pál Tóth-Szabó aliĝis al la premonstratoj en Jászó en 1892, post 4 jaroj li pastriĝis. Ekde 1897 li instruis en Nagyvárad, krome li akiris pedagogian diplomon kun doktoriĝo en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1898. Ekde 1907 li instruis en premonstrata seminario, ekde 1911 en la menciita universitato. Ĉirkaŭ 1914 li malmonaĥiĝis kaj eklaboris en la ĉefurba arkivo. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis arkivestro de la Hungara Tutlanda Arkivo, tial poste li estis forigita kaj laboris plu en la ĉefurba arkivo ĝis la emeritiĝo en 1925.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A magyar főpapság a rendi alkotmányban (1898)
  • Nagyvárad az erdélyi fejedelmek és a török uralom korában (1904)
  • Szatmári György prímás (1906)
  • A cseh husziták és uralom története Magyarországon (1917)

Fontoj redakti

Referencoj redakti