Péter Bácsi [bAĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bácsi Péter estis hungara luktisto, olimpiano, mondĉampiono, loka politikisto.

Péter Bácsi
Péter Bácsi
Péter Bácsi
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1983 (1983-05-15) (40-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo amatora luktisto
vdr

Péter Bácsi[1] naskiĝis la 15-an de majo 1983 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Péter Bácsi estis luktisto en ĉefurba sportklubo, ekde 2002 li havis signifajn rezultojn en junularaj eksterlandaj konkursoj. Li estis hungara ĉampiono sepfoje inter 2007-2018 en klasik-stila luktado, dum lia sportpezo ŝanĝiĝis el 74-85 kg. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2008, Hungario en la Somera Olimpiko 2012 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2016 sen medalo, sed en mondĉampionumo li estis la unua en 2014. Lia plej konata trejnisto estis András Sike. Li finis sian aktivan sportan karieron en 2019, poste li havis postenon en la hungara luktada asocio. Pli frue ekde 2014 li politikadis en municipo de Gyál.

Li ricevis signifan ŝtatan premion en 2008.

Fontoj redakti

Referencoj redakti