Péter Huhn
Péter Huhn [hun], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Huhn Péter, estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto. Lia filo estis András Huhn.
Péter Huhn | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de oktobro 1919 en Újszentiván |
Morto | 30-an de junio 2006 (86-jaraĝa) en Szeged |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged |
Okupo | |
Okupo | kemiisto universitata instruisto |
Péter Huhn[1] naskiĝis la 25-an de oktobro 1919 en Újszentiván, li mortis la 30-an de junio 2006 en Szeged.
Biografio
redaktiPéter Huhn maturiĝis en gimnazio en Szeged en 1937, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Miklós Horthy en 1942. Post la diplomo li instruis en gimnazio ĝis 1949, poste en la universitato li estis jaron asistanto, poste lektoro (1950–1953), docento (1953–1967), profesoro (1967–1983), ankaŭ katedrestro (1973–1983). Interrompe li esploris trifoje en Sovetunio kaj inter 1961–1962 en Universitato Libera de Bruselo. Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1950, li kandidatiĝis en 1956, li doktoriĝis en 1966 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li traktis teorian enketon pri mekanismo kaj kinetiko de kompleksaj kemiaj transformoj, aŭ esploradon pri solvokemiaj ekvilibroj. Li edziĝis en 1946, en la sekva jaro filo naskiĝis. Li ricevis memormedalon en 1984.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Az anethol-maleinsav anhidrid 1:2-adduktum szerkezete. (kunaŭtoro, 1950 angle: 1951)
- Összetett kémiai folyamatok kinetikai görbéinek matematikai analíziséről. (disertaĵo, 1955)
- A Bodenstein-féle módszer diszkussziója. (kunaŭtoro, 1958)
- Inhibíciós hatások és falhatás érvényesülése a klórozási reakciók kinetikai struktúrájában. (disertaĵo, 1965)
- Determination of the Stability Constants of ManBn-n Type Mixed Ligand Components. (kunaŭtoro, 1967)
- Matematika vegyészeknek. (2 volumoj, 1977–1981; 2-a eldono: 1988)
- Paraméterbecslés a fuzzy halmazok segítségével. (kunaŭtoro, 1989)