Újszentiván [UjsentivAn] estas vilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Szeged. La nomo signifas nova-sankta-Ivano

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Makó-Szeged. Rando de la lasta urbo la vilaĝo troviĝas 1 km-ojn for.

Historio redakti

La vilaĝnomo aperis unue dum regado de Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) en 1411 en formo Zenthyvan. La komunumo nomiĝis pri patrono de sia preĝejo. Fine de la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. Serboj refondis la komunumon en 1784, baldaŭe venis ankaŭ germanoj kaj hungaroj. En 1849 la hungara armeo grave malvenkis de la aŭstroj. Inter 1918-1921 la serboj okupis la vilaĝon. Fine de tio okazis loĝantarŝanĝo inter hungaroj kaj serboj. Post la 2-a mondmilito parto de la germaneco estis forigita.

Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kuracejo, dentokuracejo, apoteko, klubo de maljunuloj, familihelpa servo. Vidindaĵoj estas serbaj preĝejo kaj paroĥo.

Komunumoj szentiván (=Sankta Ivano) en Hungara reĝlando redakti

Alsószentiván Bakonyszentiván Bácsszentiván Cserhátszentiván Csittszentiván
Felsőszentiván Győrszentiván Pilisszentiván Sajkásszentiván Sajószentiván
Szászszentiván Szentiván Szentivánboca Szentivánlaborfalva Újszentiván
Úrszentiván Vajdaszentivány Vasasszentivány Zalaszentiván